Akcidento

Saluton, Helena! Ĉu vi bone fartas? Hej, kiel laca kaj pala vi aspektas! Kial? Kio okazis? Kie vi estis?

Mi iris al la hospitalo por viziti mian avon. Li akcidentiĝis. Li falis hejme kaj rompis la kruron.

Ho, la kompatinda! Sed trankviliĝu, kara. Kiel li fartas nun?

Li estas en granda doloro. Li estas kovrita de ŝvito, kaj lia gorĝo brulas pro soifo. Kaj li povas manĝi absolute nenion.

Sed kiel okazis tia akcidento?

Nu, li falis. Kaj ¡ª kiel vi scias ¡ª li loĝas sola, do neniu aŭdis la bruon, kiam li falis. Pro tio li kuŝis sangokovrita sur la planko, ĝis li estis trovita de iu najbaro. Tiam li febris jam pro la ŝoko de la akcidento kaj pro perdo de sango.

Sidiĝu, kara. Ankaŭ vi estas iom ŝokita.

Vere, jes. La flegistino diras, ke la kuracisto preskribis por li amason da drogoj. Efektive, ŝajnas ke li estis injektita je tiom da drogoj, ke li apenaŭ rekonis min! (Ploras)

Trankviliĝu, kara.

Lia voĉo estas mallaŭta kiel flustro, kaj li tusas terure.

Kompatinda avo. Kia afero! Sed diru al mi, ĉu li estas ankoraŭ en danĝero? Kion diris la kuracisto?

La granda danĝero pasis, dank¡¯ al Dio. Laŭ la kuracisto, mia avo havas bonan ŝancon plene resaniĝi.

Do vidu, la krizo estas solvita. Post sep tagoj en la hospitalo, ĉio estos en ordo.

Sed eble la kuracisto parolis tiel nur por trankviligi min. Eble li mensogis.

Ne, ne, kara. Certe via avo baldaŭ resaniĝos. Aŭskultu, morgaŭ mi venos kun vi al la hospitalo por viziti lin denove.

Dankon, kara.

                                                                                              reen al la listo