Al la Kunveno

Ĉi-vespere okazos kunveno de la Klubo. Ĉu ni ĉeestu? Ni aliĝis al la Klubo, sed ĝis nun ni partoprenis nur unu kunvenon. Kiel valoras klubaneco, se oni ne ĉeestas la kunvenojn?

Mi trovas la kunvenojn tedaj.

Sed ni ĉeestis nur unu! Mi devas konfesi, ke ĝi ne estis tre interesa; sed ne sufiĉas unu vizito por juĝi, ĉu la kunvenoj estas ĉeestindaj.

Por mi unu vizito sufiĉas.

Sed la ideo de membreco entuziasmigis vin! Vi diris, ke vi volas aliĝi. Vi plendis, ke ni neniam eliras vespere en la urbon. Nun, kiam mi proponas, ke ni eliru, vi ne konsentas.

Mi sentis tujan antipation kontraŭ tiu s-ro Braŭn. Mi vere ne komprenas, kial oni elektis lin prezidanto.

Li estas sperta esperantisto, kaj li ŝajnas esti lerta prezidanto, kaj tre afabla homo. Almenaŭ, tio estas mia opinio.

Ho jes, li estas sufiĉe gaja kaj ĉarma, sed mi dubas, ĉu li estas sincera. Kaj mi kompatas lian edzinon.

Ŝi ne opinias sin kompatinda. Ŝi estas tre kontenta.

Hm, eble.

Ne temas nur pri la Klubo. Kiam Georgo kaj Suzana invitis nin al datrevena festeto, mi volis akcepti sed vi rifuzis.

Ili invitis nin nur ĉar li esperis, ke ni kunportos donacon.

Fi, vi estas tro suspektema.

Pli bone suspektema, ol tro kredema! Ne estu stulta! Ĉiuj trompas vin, dum vi vidas nur bonon en ĉies karaktero.

Tute ne, sed mi ŝatas miajn geamikojn. Amikeco estas grava parto de mia vivo.

Kaj ĉu ne mi estas grava parto de via vivo?

Kompreneble jes, la plej grava parto, sed ne la tuto.

Iru do! Iru al viaj ŝatataj geamikoj! Lasu min sola! Mi estas nur via edzino.

Mi ja iros. Ĝis nun mi estis tre pacienca, sed vi tro incitas min. Mi iros!

(Paŭzo)

Iru do!

E mi ĵus rimarkis, ke mi ŝuldas leteron al mia korespondanto, do eble...

Bone, skribu vian leteron, kaj la venontan semajnon ni iros al la Klubo.

Ĉu vi promesas?

Mi promesas.

                                                                                                  reen al la listo