LA VERDA KORO

de Julio BAGHY

Ĉapitro 2: La instruisto kaj lernantino


La instruisto fermas la malgrandan libron sur la tablo. Li prenas kaj metas ĝin en la poŝon.

-- Sinjorinoj kaj sinjoroj, mi deziras al vi bonan nokton -- li diras. -- Ĝis revido!

-- Ĝis revido -- respondas la gesinjoroj kaj ili iras de la benkoj al la pordo.

La juna Iĉio Pang malfermas la pordon de la lernoĉambro kaj la gelernantoj iras hejmen. Nur la maljuna oficisto, la pola knabino kaj la instruisto restas. La oficisto estas malnova esperantisto. Li bone parolas la lingvon. Nun li kaj la instruisto konversacias.

Marja Bulski, la pola knabino, estas inteligenta lernantino en la urba gimnazio. Ŝi parolas la polan kaj rusan, lernas la germanan kaj latinan lingvojn, sed ŝi ne komprenas la longajn frazojn en la nova mondolingvo.

Jes, la kapo ne komprenas la vortojn, sed ŝi havas okulojn, fantazion kaj koron. ŝi vidas du homojn: unu junan kaj unu maljunan, hungaron kaj ruson. La ruso havas nur unu manon. Kie estas la alia mano?

La fantazio faras militan bildon. La knabina koro komprenas la signifon de la konversacio. Ĉu la fantazio diras la puran veron? Kiu scias? Ŝi vidas du homojn: unumanan ruson, kiu prenas cigaredon el la poŝo kaj hungaran militkaptiton, kiu dankas kaj prenas la cigaredon el la mano de la ruso. En la okulojn de la sinjoroj parolas paca sento, kiun Marja Bulski bone komprenas.

La instruisto nun malfermas la pordon, montras la vojon. Ili iras el la ĉambro kaj haltas sur la strato ĉe la granda pordo de la Popola Domo.

-- Ĝis revido -- diras la oficisto kaj li prenas la manon de la instruisto.

-- Ĝis revido, sinjoro Kuratov kaj bonan nokton!

Marja Bulski restas ĉe la pordo. Ŝi rigardas la oficiston, kiu marŝas al la poŝtoficejo. Li loĝas en la domo de la oficejo, sed ne en la kontoro. En la kontoro li laboras.

La instruisto deziras bonan nokton al fraŭlino Marja, sed ŝi deziras konversacion.

-- Kie vi loĝas, sinjoro instruisto? -- ŝi kuraĝe demandas kaj faras novajn mallongajn frazojn en la kapo.

-- Mi loĝas en la kazerno de la militkaptitoj.

-- Mi scias, mi scias, sinjoro. Vi loĝas ne en la urbo, sed ekster la urbo. Ĉu ne?

-- Jes, fraŭlino. Kie vi loĝas?

-- En la strato Kitajskaja.

-- Ni havas saman vojon en la urbo.

-- Jes, ni havas saman vojon kaj mi estas feliĉa. Mi ŝatas Esperanton kaj mi deziras konversacion en la nova lingvo kaj ... kaj ... mi ... jes ... Ho, mi ne scias la vortojn! Mi estas malfeliĉa. Mi ne havas bonan kapon. Mi estas malinteligenta knabino ... Esperanto estas malfacila lingvo.

-- Fraŭlino, vi havas inteligentan kapon. Mi scias. La parolo, kiun vi faras, havas muzikon de la vortoj kaj la frazoj, kiujn vi faras, estas simplaj, sed bonaj. Nun ankaŭ mi faras nur simplajn frazojn. Ĉu vi komprenas ilin?

-- Mi komprenas ne nur la frazojn, sed ankaŭ vin.

-- Ĉu?

-- Jes. Vi estas militkaptito, kiu loĝas en siberia kazerno. Vi ne havas hejmon. La homoj, kiujn vi amas, loĝas en Eŭropo kaj ne en Azio. Vi deziras bonon kaj feliĉon al la homoj kaj ... kaj vi estas malfeliĉa.

-- Feliĉa mi ne estas. Jes, jes, fraŭlino, vi bone komprenas min.

-- Ĉu? Ho, mi estas feliĉa. Ne nur Iĉio Pang, la juna ĉino, sed ankaŭ Marja Bulski komprenas vin. Vi estas malfeliĉa militkaptito, sed vi estas riĉa, riĉa homo.

-- Ĉu vi pensas? La poŝo ...

-- La poŝo, poŝo ... En la poŝo vi estas malriĉa, sed en la amo al la homoj vi havas belajn sentojn, bonajn pensojn. La mondo de la homoj estas malbela, sed en la fantazio vi faras ĝin bela, bona, paca ... Sinjoro instruisto, ĉu mi diras la veron? Ĉu mi komprenas vin?

La militkaptito longe rigardas ŝin kaj li ne respondas. Ankaŭ Marja silentas.

Ili marŝas al la direkto de la strato Kitajskaja. Estas bela vespero. Sur la larĝa strato ili vidas nur katojn, hundojn. La homoj sidas hejme en la malgrandaj rusaj domoj. Ili sidas ĉe la tablo en la granda ĉambro, trinkas teon, legas Biblion. Sur la tablo staras temaŝino; samovaro. Ĝi muzikas: zzzzzuuu ... zzzziii ... zuzizuzi ... La infanoj ludas en la litoj. Vespero estas kaj ne nokto. Belaj knabinoj kaj junaj sinjoroj sidas sur la benkoj ĉe la pordoj. Ili faras muzikon kaj kantas. Paco estas en la koroj, en la rusaj hejmoj. Bela vespero kuŝas en la urbo.

Marja pensas: ĉu la vespero estas bela ekster la urbo, en la grandaj kaj malpuraj kazernoj de la militkaptitoj? Ĉu ili havas pacon en la koro? ĉu ne malamo loĝas en la kazernoj, kie homoj, junaj kaj maljunaj, sanaj kaj malsanaj, kuŝas kaj rigardas nur al la nigra plafono, al la grizaj muroj kaj kie la pesimismo faras malbelajn bildojn?

Marja ne havas vortojn kaj kuraĝon al la demando. Ŝi vidas malaltan domon en la strato kaj ŝi montras al ĝi.

-- La domo de sinjorino Bogatireva. Ŝi sidas ĉe la fenestro en la lernoĉambro. Ĉu vi ŝatas ŝin?

-- Jes, ŝi estas inteligenta sinjorino.

-- Mi amas ŝin. Ho, ŝi estas bona, bona ... Ŝi estas rusino ... bona rusino ...

-- Mi scias.

-- Jes ... vi scias ... jes ...

Ili marŝas, marŝas en la vespera silento. Marja rigardas al la instruisto. Li atentas nur la vojon kaj ne parolas. Ŝi pensas: ankaŭ li ne havas kuraĝon. Sed Marja deziras konversacion en la nova lingvo ĝis la hejmo.

-- Sinjoro, kion vi pensas nun?

-- Mi ne havas vortojn al la respondo, vortojn, kiujn vi komprenas, sed mi diras al vi, nun mi estas feliĉa. Vi estas bona lernantino.

-- Ĉu nur bona lernantino? Ĉu vi ne pensas: Marja Bulski estas ne nur bona lernantino, sed ankaŭ homo, kiu havas belajn sentojn, bonajn pensojn?

-- Kaj ŝi havas bonan koron. Mi scias. Mi dankas al vi. Vi vidas en mi ne militkaptiton kaj ne nur instruiston, sed ankaŭ homon.

-- Jes, homon, bonan homon.

-- Sed, fraŭlino, nun ne estas paco. Nun estas milito. La homoj ne estas egalaj. Ĉu vi komprenas min?

-- Mi komprenas vin, sed mi ne estas malkuraĝa knabino.

La militkaptito rigardas al la direkto de la kazerno kaj li ne respondas. Ili silente marŝas de domo al domo, de strato al strato. Ankaŭ Marja ne deziras konversacion. Ŝi rigardas la vojon kaj pensas en la hejma lingvo.

En la strato Kitajskaja ŝi haltas kaj montras al malgranda, blankmura domo.

-- Sinjoro, mi estas hejme.

-- Bonan nokton, fraŭlino!

Mano tuŝas manon, okuloj rigardas al okuloj kaj en la manpreno, en la rigardoj estas kora varmo.

-- Ĝis revido -- ŝi diras kaj malfermas kaj fermas la pordon de la domo.

La militkaptito restas sur la strato. Li atentas, aŭskultas kaj pensas, pensas, pensas ...

-- Ruĝa floro en blanka Siberio ... Ne bone mi diras. Blanka floro en ruĝa Siberio ... Ne! ... Eh, estas egale! Ŝi estas interesa knabino, kiu havas inteligentan kapon kaj bonan koron kaj ... kaj mi estas nur militkaptito.

Li marŝas, marŝas, marŝas en la vespera silento al la kazerno, kiu staras ekster la urbo; al la kazerno, en kiu militkaptitoj kuŝas kaj maldormas, rigardas al la plafono, faras fantaziajn bildojn, aŭskultas la parolon de la silento kaj de mateno ĝis nokta dormo ili diras nur unu vorton: "Hejmen! ... Hejmen!"


                                                                                                        reen al la listo