Turistoj kaj Turismo
 H  Ĉu vi rimarkis, ke la urbo estas plena de turistoj?

Jes, plena. Hodiaŭ metene unu turisto alparolis min. Li demandis, kie estas garaĝo, por ke li aĉetu benzinon. Post kiam mi direktis lin al la garaĝo, li petis informojn pri la poŝto, pri telegramoj, kaj eĉ pri publika necesejo!

Nekredeble! Eble vi aspektis kiel helpema policano.

Pri tio mi dubas.

Hieraŭ mi vidis usonanon, kiu provis ŝanĝi la radon de sia aŭto.

Kie estas tio?

Ĉe la dekstra flanko de la ponto.

Kiel vi sciis, ke li estas usonano?

Ĉar li uzis usonan parolmanieron por demandi pri garaĝo.

Kial li serĉis garaĝon? Ĉu ankaŭ vi volis aĉeti benzinon?

Ne, ne: por ripari la difektitan radon, vi stulta!

Hmm. Ĉu vi scias, ke dek milionoj da vizitantoj venis al nia lando en la pasinta jaro?

Tio estas grandega nombro.

Ili venas el nordo kaj sudo, el okcidento

kaj oriento. Hieraŭ mi vidis ankaŭ tri japanojn, sur la benkoj apud la telefonejo.

Ho, ĉu vere? Sed la turismo estas malbone organizita en nia urbo: ĉu vi ne konsentas? Anstataŭ lasi la vizitantojn sen helpo, la urba konsilantaro devus starigi turisman servon por helpi ilin.

Jes, eble en la mezo de la ĉefplaco, aŭ en la stacidomo.

Kaj krom starigi tian servon, ĉu la urba konsilantaro ne devus presigi prospekton, kun informoj pri la vidindaĵoj kaj tiel plu?

Mi kredas, ke tiu prospekto jam ekzistas.

Jes, sed nur en unu lingvo. Ĝi devus esti plurlingva. Tio vere signifus paŝon antaŭen.

Precipe, se ĝi inkluzivas Esperanton!

                                                         reen al la listo