Vojaĝado

  H  Petro! Ni devas nun decidi pri ferio.
 
Sed estas iom frue, kara, ĉu ne?
  H 
Tute ne. Se ni intencas ferii, necesas organizi la ferion. Vi
   devas informiĝi: necesas informiĝi pri la vojaĝo, informiĝi pri
    hotelo, informiĝi pri prezoj.

Kaj ne nur informiĝi: necesas ankaŭ aĉeti la biletojn kaj mendi la hotelon.

Tamen ne necesas mendi pasporton.

Ne, ĉar ni jam vojaĝis eksterlanden. Pasportojn ni jam havas. Sed Helena, pensu pri la kosto! Ni penas ŝpari monon, ĉu ne?

Jes, ni penas ŝpari.

 Kial ni ne volas prunti monon de la banko.

Ne, ni ne povas prunti. Sed ni bezonos ferion. En la somero ni ambaŭ bezonos ferion. Ni devas nun plani malmultekostan veturadon. Sed mi ne ŝatas inkluzivajn feriojn, kun miloj da aliaj. Se nur ni havus aŭton...

Nu, lui aŭton estus terure multekosta kaj ne forgesu la problemon pri fremdaj trafikreguloj. Do ni ne veturu per aŭto. Prefere ni veturu per aviadilo aŭ per trajno.

Domaĝe, ke ni ne plu havas aŭton... Sed Petro, ni ankoraŭ ne decidis, kien iri.

Ĉu vi scias, kion mi volus fari? Mi volus liberiĝi de ĉio. Mi volus perdi mian identecon kaj vagi trans la landlimojn, tute sen valizoj, libere kiel birdo veturi tra la tuta mondo.

Ho jes, iri tra la tuta mondo, kvazaŭ vagabondo! Vi tute ne povus vivi, vi simple perdiĝus! Ni havos nur du semajnojn, kara. Revenu al la tero!

Serioze, Helena, mi proponas, ke ni iru per trajno al la haveno. De tie ni transiru per ŝipo la markolon. Poste ni veturu denove per trajno al iu urbeto, kie ni povos tendumi. Ĉu ne bona ideo?

Ne forgesu rezervi sidlokojn en la vagonaro.

Ĉu vi konsentas ferii en tendo, anstataŭ en hotelo?

Kial ne? Kaj se la tendumejo troviĝos ĉe la marbordo, mi estos tute feliĉa.

Se ne pluvos.

Se nur ni havus aŭton...

                                                                                                     reen al la listo