Parolado de Zamenhof

La nun proponatan broŝuron la leganto kredeble prenos en la manoj kun malkonfido, kun antaŭe preta penso, ke al li estos proponata ia neefektivigebla utopio. Mi devas tial antaŭ ĉio peti la leganton, ke li formetu tiun ĉi antaŭjuĝon kaj ke li pripensu serioze kaj kritike la proponatan aferon.
    Mi ne parolos tie ĉi vaste pri tio, kian grandegan signifon havus por la homaro la enkonduko de unu komune akceptita lingvo internacia, kiu prezentus egalrajtan propraĵon de la tuta mondo apartenante speciale al neniu el la ekzistantaj nacioj.
    Kiom da tempo kaj laboroj estas perdata por la ellernado de fremdaj lingvoj kaj, malgraŭ tio, elveturante el la limooj de nia patrujo, ni ordinare ne havas la eblon kompreniĝadi kun similaj al ni homoj. Kiom da tempo, laboroj kaj materialaj rimedoj estas perdata por tio, ke la produktoj de unu literaturo estu alligitaj al ĉiuj aliaj literaturoj, kaj je la fino ĉiu el ni povas per tradukoj konatiĝi nur kun la plej sensignifa parto de fremdaj literaturoj. Sed kun ekzistado de lingvo internacia, ĉiuj tradukoj estus farataj nur en tiun ĉi lastan, kiel neŭtralan, al ĉiuj kompreneblan, kaj la verkoj, kiuj havas karakteron internacian, estus eble skribataj rekte en ĝi.
    Falus la ĥinaj muroj inter la homaj literaturoj. La literaturaj produktoj de aliaj popoloj fariĝus por ni tiel same atingeblaj kiel la verkoj de nia propra popolo. La legataĵo fariĝus komuna por ĉiuj homoj, kaj kune kun ĝi ankaŭ la edukado, idealoj, konvinkoj, celado. Kaj la popoloj interproksimiĝus kiel unu familio.
กก

                                                                                                       reen al la listo