dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>> 简易读物、问题解答、习作交流
搜一搜相关精彩主题 
世界语学习论坛世界语学习讨论区初学者园地 Por komencantoj → Fajron mi sentas interne(37)

您是本帖的第 223 个阅读者
平板 打印
标题:
Fajron mi sentas interne(37)
fangfang
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:钻石牌世界语者
文章:474
积分:3373
门派:绿色
注册:2006年7月19日
 用支付宝给fangfang付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给fangfang

发贴心情
Fajron mi sentas interne(37)

"Jes, mi estas bia", diras Erik. Mi estas kaj-kaj, mi havas edzinon kaj tri filinojn. Sed nun mi

enamiĝis al vi."

Mi silentas.

"Ĉu ĝis nun neniam iu viro enamiĝis al vi?", li demandas, ŝajnigante miron.

"Neniam."

"Ankoraŭ ofte okazos, ke viro enamiĝos al vi."

"Ĉu vi nun komprenas, kial mi parolis pri 'komunaj interesoj'?"

"Jes."

"Kaj - ĉu ni do havas?"

"Ne, ni ne havas. Mi estas normala..."

"Espereble li nun forprenas sian manon de mia femuro", mi pensas. Sed ne - li daŭrigas:

"Tio ne gravas... mi ofte veturas al Parizo, kaj tie mi konas kelkajn simpatiajn knabinojn, kiuj tre ŝatus fari kun vi ion..."

Li sin klinas al mi kaj parolas preskaŭ flustrante, kaj mi sentas, ke nun ni parolas pri io sekreta, konfidenca... "Ĉu vi jam iam faris tion kun knabino?"

"Ne..."

"Sed ĉu vi ŝatus fari...?"

Ni iomete ridetas, sed kompreneble mi trovas lian oferton iom stranga...

"Mi multe vojaĝas pro profesiaj kialoj", li daŭrigas. "Vi povas kunveturi kun mi al Munkeno, al Vieno, al Londono aŭ... al Parizo. Ĉu ne ekzistas urbo, kiun vi jam delonge ŝatus viziti?"

"Ne."

"Tamen, jen bona okazo. Vi eĉ ne bezonas monon, male, mi povas doni iom al vi, vi ja scias, mi havas tro..."

"Mi ne povas simple foriri de miaj gepatroj - kaj ankaŭ ne volas."

"Tamen, mi pensas, mi povus poste, ĉe nia adiaŭo, doni al vi iom, iun bileton centmarkan... vi certe povas utiligi ĝin, ĉu ne?"

"Mi ne scias..."

ip地址已设置保密
2019-1-8 9:02:30

网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.37500 秒, 4 次数据查询