以文本方式查看主题

-  世界语学习论坛  (http://elerno.cn/bbs/index.asp)
--  国内外世运动态 E-novaĵoj en- kaj eksterlandaj  (http://elerno.cn/bbs/list.asp?boardid=11)
----  Inaŭguriĝos la 1a Srilanka Kongreso de Esperanto (23a-25a de majo)  (http://elerno.cn/bbs/dispbbs.asp?boardid=11&id=39611)

--  作者:gu
--  发布时间:2014-5-23 9:42:10
--  Inaŭguriĝos la 1a Srilanka Kongreso de Esperanto (23a-25a de majo)

Informo el fejsbuko kaj koncernaj retpaĝoj

图片点击可在新窗口打开查看

La 24an de majo en la urbo Ja-Ela solene malfermiĝos la 1a Srilanka Kongreso de Esperanto kun la temo "Esperanto en Miraklo de Azio". Al la kongreso ĉeestos Urbestro de Ja-Ela.

图片点击可在新窗口打开查看

Post jardekoj de civila milito Srilanko atingis pacan epokon. En oficialaj komunikoj, sur emblemoj oni ofte vidas la sloganon apud la nomo de la lando: "Miraklo de Azio". La disvolviĝoj ekonomia, konstrua, socia kaj kultura rimarkeblas en la tuta lando.

Esperanto povas kontribui al tiu harmoniga, interpaciga procezo, kiel ilo plej adaptita kaj kapabla por justa komunikado en plurkultura, plurlingva, plurreligia socio.

图片点击可在新窗口打开查看

Zeiter Perera,prezidanto de Srilanka Esperanto-Asocio, pensis pri la kelkaj kongresaj aferoj je grafikejo post renkontiĝi kun Urbestro de Ja-Ela, kiu promesis ĉeesti en solena ceremonio de kongreso

图片点击可在新窗口打开查看.

Vidindaĵo en kongresurbo Ja-Ela, Srilanko

Koncernaj ligiloj:

Facebook-paĝo de la evento: https://www.facebook.com/events/148578438673138

http://www.linguistic-rights.org/srilanko/

Bonvole atentu la venontan raporton pri la kongreso ĉe http://esperanto.cri.cn/