以文本方式查看主题

-  世界语学习论坛  (http://elerno.cn/bbs/index.asp)
--  时事与新闻 Kurantaj aferoj kaj novaĵoj  (http://elerno.cn/bbs/list.asp?boardid=16)
----  La unua ĉina-kanada strategia dialogo pri ekonomio kaj financo okazos en Pekino  (http://elerno.cn/bbs/dispbbs.asp?boardid=16&id=50161)

--  作者:gu
--  发布时间:2018-11-8 8:49:17
--  La unua ĉina-kanada strategia dialogo pri ekonomio kaj financo okazos en Pekino

La 7an de novembro Hua Chunying, proparolistino de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, deklaris, ke, interkonsentite de Ĉinio kaj Kanado, la 11an kaj 12an de novembro en Pekino okazos la unua ĉina-kanada strategia dialogo pri ekonomio kaj financo, kiun kune prezidos la ĉina ŝtata konsilanto Wang Yong kaj la kanadaj ministro pri financo Bill Morneau kaj ministro pri plurisma komerco internacia Jim Carr.

La du partioj difinis, ke en la unua ĉina-kanada strategia dialogo pri ekonomio kaj financo oni faros diskutadon pri la makroskopa ekonomia situacio, tutmonde ekonomia mastrumado, kunlaboro pri komerco, investo kaj financo, kaj tiel plu.