以文本方式查看主题

-  世界语学习论坛  (http://elerno.cn/bbs/index.asp)
--  时事与新闻 Kurantaj aferoj kaj novaĵoj  (http://elerno.cn/bbs/list.asp?boardid=16)
----  Ĉina ĉefministro Li Keqiang renkontiĝis kun sia slovaka paralelulo Peter Pellegrini  (http://elerno.cn/bbs/dispbbs.asp?boardid=16&id=51069)

--  作者:gu
--  发布时间:2019-4-13 9:04:56
--  Ĉina ĉefministro Li Keqiang renkontiĝis kun sia slovaka paralelulo Peter Pellegrini
Ĵaŭde posttagmeze en Dubrovnik de Kroatio, ĉina ĉefministro Li Keqiang renkontiĝis kun sia slovaka paralelulo Peter Pellegrini antaŭ la inaŭguro de la 8a pintkunveno de Ĉinio kaj centr-eŭropaj kaj orient-eŭropaj landoj.

Li diris, ke kun la alveno de la 70a datreveno de la starigo de la diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Slovakio en tiu ĉi jaro, Ĉinio akcelos politikan konfidon inter la du flankoj kaj puŝos antaŭen la duflankajn rilatojn sur la sana vojo. Ĉinio neniam fermos sian pordon kaj bonvenigos slovakan eksporton de agrikulturaj kaj aliaj produktaĵoj. Ĉinio volas sinergiigi la iniciaton Zono kaj Vojo kun la evoluigaj satrategioj de Slovakio, kaj profundigi kunlaboron en infrastruktura konstruado, cifer-ekonomio, trafiko, loĝistiko kaj aliaj.

Pellegrini diris, ke Slovakio bonvenigas la investon de Ĉinio, kaj volas malfermi merkaton al ĉinaj entrepenoj kaj liveri justan, egalan kaj nediskriminacian traktadon.