以文本方式查看主题

-  世界语学习论坛  (http://elerno.cn/bbs/index.asp)
--  时事与新闻 Kurantaj aferoj kaj novaĵoj  (http://elerno.cn/bbs/list.asp?boardid=16)
----  Ĉinio konservas rilatojn kun Sudano  (http://elerno.cn/bbs/dispbbs.asp?boardid=16&id=51076)

--  作者:gu
--  发布时间:2019-4-13 9:10:21
--  Ĉinio konservas rilatojn kun Sudano

Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Lu Kang diris vendrede en regula gazetara konferenco, ke kiel ajn la situacio en Sudano ŝanĝiĝos, Ĉinio plu konservos kaj disvolvos amikajn kunlaborajn rilatojn kun Sudano.

Sudana ministro pri defendo Awad Mohamed Ahmed Ibn Auf ĵaŭde anoncis la eksigon de sudana prezidento Omar al-Bashir kaj la registaro, deklaris krizostaton de la lando por tri monatoj kaj ĵuris enoficiĝon kiel estro de la transira milita konsilio, kiu laŭ li administros la landon dum dujara transira periodo.

Lu diris, ke Ĉinio ĉiam sekvas la principon de ne-interveno en la internajn aferojn de aliaj landoj kaj kredas, ke Sudano kapablas trakti siajn internajn aferojn kaj protekti naciajn pacon kaj stabilecon.