以文本方式查看主题

-  世界语学习论坛  (http://elerno.cn/bbs/index.asp)
--  时事与新闻 Kurantaj aferoj kaj novaĵoj  (http://elerno.cn/bbs/list.asp?boardid=16)
----  Malfermiĝis Jaro por Akcelo de Ĉina-Japanaj Junularaj Interŝanĝoj  (http://elerno.cn/bbs/dispbbs.asp?boardid=16&id=51087)

--  作者:gu
--  发布时间:2019-4-16 7:54:48
--  Malfermiĝis Jaro por Akcelo de Ĉina-Japanaj Junularaj Interŝanĝoj

Dimanĉe en Pekino okazis malferma ceremonio de la Jaro por Akcelo de Ĉina-Japanaj Junularaj Interŝanĝoj. Ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi kaj japana ministro pri eksterlandaj aferoj Taro Kono ĉeestis la ceremonion.

Wang diris, ke paco kaj amikeco ĉiam estas la komuna aspiro de la popoloj de Ĉinio kaj Japanio. Fortigo de ĉina-japanaj junularaj interŝanĝoj havos profundan influon por akceli reciprokan komprenon kaj cementi popolan fundamenton por amikeco. Wang esperis, ke junuloj de la du landoj surŝultrigos la respondecon kaj mision kaj aktive agos por esti la plej viglaj gravaj fortoj de interŝanĝoj inter la du popoloj.

Kono diris, ke junuloj surŝultrigas la estontecon de japana-ĉinaj rilatoj, interkompreno kaj reciproka fido estas tre grava por stabila disvolvado de la duflankaj rilatoj. Li esperis, ke junuloj de la du landoj intensigos interŝanĝojn kaj kunlaboron, pliigos kontaktojn, ludos la rolon de ponto de japana-ĉina amikeco kaj kontribuos por profundigo de la duflankaj rilatoj.