以文本方式查看主题

-  世界语学习论坛  (http://elerno.cn/bbs/index.asp)
--  时事与新闻 Kurantaj aferoj kaj novaĵoj  (http://elerno.cn/bbs/list.asp?boardid=16)
----  Sudano: Transira milita konsilio transdonos potencon al civila registaro ene de du jaroj  (http://elerno.cn/bbs/dispbbs.asp?boardid=16&id=51088)

--  作者:gu
--  发布时间:2019-4-16 7:55:44
--  Sudano: Transira milita konsilio transdonos potencon al civila registaro ene de du jaroj

La sudana Ministerio de Eksterlandaj Aferoj dimanĉe publikigis deklaron, dirante, ke la transira milita konsilio metos bazon por regado de civila registaro kaj transdonos la potencon al civila registaro ene de la dujara transira periodo. La saman tagon, la transira milita konsilio diris, ke la venonta civila registaro ekskluzivos la partoprenon de la Partio de Nacia Kongreso gvidata de eksa prezidento Omar al-Bashir.

En la deklaro, la ministerio vokis al la internacia komunumo subteni la klopodojn de la transira milita konsilio por transformiĝo de la ŝtato por akceli ekvilibran kaj justan disvolvadon de Sudano. La deklaro promesis, ke Sudano observos internaciajn konvenciojn, konservos bonan najbarecon kun aliaj landoj kaj subtenos ekvilibrajn internaciajn rilatojn kaj esprimis la deziron konduki efikan ekonomian kunlaboron kun la internacia komunumo.

La deklaro diris ankaŭ, ke la sudana armeo prenis serion da rimedoj laŭ la alvoko de la popolo por fini krizojn de politiko, sekureco kaj socio en la lando.