以文本方式查看主题

-  世界语学习论坛  (http://elerno.cn/bbs/index.asp)
--  时事与新闻 Kurantaj aferoj kaj novaĵoj  (http://elerno.cn/bbs/list.asp?boardid=16)
----  Grava artikolo de Xi Jinping "Lando aŭ nacio ne povas esti sen animo" aperos en la gazeto Qiush  (http://elerno.cn/bbs/dispbbs.asp?boardid=16&id=51091)

--  作者:gu
--  发布时间:2019-4-16 8:00:33
--  Grava artikolo de Xi Jinping "Lando aŭ nacio ne povas esti sen animo" aperos en la gazeto Qiush

En la numero 8 de la gazeto Qiushi, eldonota en la 16a de aprilo, aperos la grava artikolo de Xi Jinping, la ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, ŝtata prezidanto kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, tio estas, "Lando aŭ nacio ne povas esti sen animo".

La artikolo substrekas, ke la nova epoko vokas literaturistojn, artistojn kaj teoriistojn, la literatura verkado kaj la akademia novigo havas senlime vastan spacon, kaj tiuj istoj devas havi kulturan memfidon, sekvi la ritmon de la epoko, aŭskulti la voĉoj el la tempo, sampaŝi kun la tempofluo, preni la popolon kiel centron, oferi al la popolo distingajn verkojn kaj direkti la sociajn morojn per lumanta virto.

La artikolo indikas, ke lando aŭ nacio ne povas esti sen animo. La literaturistoj, artistoj kaj teoriistoj devas sin ŝarĝi per la inspiro de pensado, la kulturo de personeco kaj la varmigo de animo, kaj ilia misio estas civilizi, kulturi kaj eduki la homojn.