以文本方式查看主题

-  世界语学习论坛  (http://elerno.cn/bbs/index.asp)
--  时事与新闻 Kurantaj aferoj kaj novaĵoj  (http://elerno.cn/bbs/list.asp?boardid=16)
----  Ĉinio oponas intervenon en internajn aferojn de Ukrainio fare de eksteraj fortoj  (http://elerno.cn/bbs/dispbbs.asp?boardid=16&id=51109)

--  作者:gu
--  发布时间:2019-4-27 9:02:24
--  Ĉinio oponas intervenon en internajn aferojn de Ukrainio fare de eksteraj fortoj

Ĉina sendito ĵaŭde diris, ke Ĉinio oponas intervenon en la internajn aferojn de Ukrainio fare de iuj fremdlandaj fortoj.

Wu Haitao, konstanta vicreprezentanto de la ĉina misio al la Unuiĝintaj Nacioj, diris tion en kunveno de la Sekureca Konsilio de la UN pri Ukrainio. Wu diris, ke Ĉinio prenas objektivan kaj senpartian pozicion pri la demando de Ukrainio, kaj respektas la suverenecon kaj teritorian integrecon de ĉiuj landoj, inkluzive de Ukrainio.

Wu diris, ke la subskribo de la nova Minska Interkonsento en 2015, kiu estas renovigo de la unua protokolo atingita en 2014, ludis decidan rolon en politika mediaciado pri la ukraina krizo, kaj la aŭtoritato de la interkonsento estis altagrade rekonita de ĉiuj partioj dum la lastaj kvar jaroj. Bedaŭrinde multaj kondiĉoj de la interkonsento ankoraŭ ne estis plene kaj konkrete efektivigitaj. Ĉinio alvokas al koncernaj partioj serioze efektivigi la novan Minskan Interkonsenton, plu sin devontigi al politika solvado de la krizo kaj serĉi ampleksan solvon al ĝi, kaj solvi nunajn demandojn per dialogo kaj konsiliĝo.