以文本方式查看主题

-  世界语学习论坛  (http://elerno.cn/bbs/index.asp)
--  时事与新闻 Kurantaj aferoj kaj novaĵoj  (http://elerno.cn/bbs/list.asp?boardid=16)
----  Fremdlandaj investantoj ankoraŭ estas optimismaj pri Ĉinio  (http://elerno.cn/bbs/dispbbs.asp?boardid=16&id=51146)

--  作者:gu
--  发布时间:2019-5-22 10:16:48
--  Fremdlandaj investantoj ankoraŭ estas optimismaj pri Ĉinio

Usona prezidento Donald Trump lastatempe diris, ke la efektivigo de aldonaj tarifoj sur ĉinaj varoj devigos kompaniojn transigi sian produktadon al Vjetnamio kaj aliaj aziaj landoj. Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Lu Kang diris marde, ke fremdlandaj investantoj ankoraŭ estas optimismaj pri Ĉinio.

Lu faris la rimarkojn en gazetara konferenco. Li rimarkigis, ke Usono ofte devas ellasi iujn informojn enlande pro politika bezono, eĉ sen konsidero pri reala situacio. La usona konduto rompanta regularon iom ĝenos la internacian merkaton, inkluzive de Usono mem, tamen kompanioj fine faros ĝustan elekton pri direkto de sia investado laŭ strategia juĝo pri ekonomia perspektivo.