以文本方式查看主题

-  世界语学习论坛  (http://elerno.cn/bbs/index.asp)
--  时事与新闻 Kurantaj aferoj kaj novaĵoj  (http://elerno.cn/bbs/list.asp?boardid=16)
----  Pordo de Ĉinio estas ĉiam malfermita por intertraktado kun Usono  (http://elerno.cn/bbs/dispbbs.asp?boardid=16&id=51157)

--  作者:gu
--  发布时间:2019-5-24 9:18:08
--  Pordo de Ĉinio estas ĉiam malfermita por intertraktado kun Usono

Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Lu Kang diris ĵaŭde, ke la ĉina flanko esperas, ke la sinteno de Usono pri reveno al la tablo de intertraktado estas serioza; la pordo de Ĉinio estas ĉiam malfermita por intertarado, tamen konsiliĝo devas esti signifa kaj sincera.

Estas raportoj, ke kelkaj ĉinaj teknologiaj kompanioj, inkluzive de Huawei, Dajiang kaj Hikvision alfrontos restrikton de teknologia liverado de Usono. Oni ĝenerale konjektas, ke tio estas pli granda premado de Usono kontraŭ Ĉinio. Samtempe usona ministro pri financo Steven Mnuchin diris, ke Usono estas malferma pri okazigo de nova konsiliĝo kun Ĉinio, kaj li esperas, ke la du landoj revenos al la tablo de intertraktado.

Lu diris, ke la ĉina flanko kelkfoje diris, ke la pordo de Ĉinio estas ĉiam malfermita, tamen konsiliĝo devas esti signifa kaj sincera, kaj ke reciproke profita interkonsento devas esti bazita sur reciproka respekto kaj egaleco.