以文本方式查看主题

-  世界语学习论坛  (http://elerno.cn/bbs/index.asp)
--  时事与新闻 Kurantaj aferoj kaj novaĵoj  (http://elerno.cn/bbs/list.asp?boardid=16)
----  Intenco bloki merkaton de Ĉinio kun 1 400 milionoj da loĝantoj estas fantazio  (http://elerno.cn/bbs/dispbbs.asp?boardid=16&id=51159)

--  作者:gu
--  发布时间:2019-5-25 8:39:33
--  Intenco bloki merkaton de Ĉinio kun 1 400 milionoj da loĝantoj estas fantazio

Lastatempe, pluraj fremdlandaj entreprenoj sinsekve faris klarigon rilate al famoj pri ĉesigo de kunlaboro kun la ĉina teknologia kompanio Huawei, dirante, ke ili neniam decidis ĉesigi kunlaboron kun Huawei pro la restrikto anoncita de la usona registaro. Tio montris, ke la usona restrikto de eksportado de produktoj kaj teknologioj al Huawei malutilas al interesoj de pluraj entreprenoj, inkluzive de usonaj kompanioj, kaj ne povas akiri popolan subtenon. La intenco de iuj usonaj politikistoj pri blokado de la ĉina merkato kun 1 400 milionoj da loĝantoj estas fantazio.

Ne longe post la apero de tiuj famoj, pluraj fremdlandaj kompanioj faris klarigon pri la tiel nomata "ĉesigo de kunlaboro" kun Huawei, pro tio, ke senbaza decido de Usono agis kontraŭ la leĝo de merkata ekonomio kaj serioze difektis iliajn interesojn.

En la pasintaj jardekoj Usono batis kaj eĉ disfaligi plurajn grandajn internacoajn firmaojn en Eŭrpo per similaj rimedoj. Nun Usono refoje uzis sian tradician artifikon por subpremi la ĉinan kompanion Huawei. Multaj internaciaj kompanioj klare vidis la veran intencon de Usono, tial ili ne volas submetiĝi al Usono aŭ esti ĝiaj komplicoj. Cetere, neniu scias, kiu estas la venonta celo de Usono.

Neniu prudenta entreprenisto aŭdacas facile ignori la ĉinan merkaton kun 1 400 loĝantoj. Cetere, la merkataj faktoroj de Ĉinio estas tre kompletaj. La nombro de merkataj subjektoj en Ĉinio kalkuliĝis al 110 milionoj, kaj el ili estas 34,7 milionoj da entreprenoj, kio montris, ke Ĉinio havas grandegan merkaton de produktaj rimedoj kaj ankaŭ grandan merkaton de vivtenaj rimedoj. Tio povas liveri grandan spacon por trakti eksterajn defiojn kaj realigi altkvalitan disvolvadon.