以文本方式查看主题

-  世界语学习论坛  (http://elerno.cn/bbs/index.asp)
--  时事与新闻 Kurantaj aferoj kaj novaĵoj  (http://elerno.cn/bbs/list.asp?boardid=16)
----  Multaj usonaj universitatoj esprimas subtenon al ĉinaj studentoj  (http://elerno.cn/bbs/dispbbs.asp?boardid=16&id=51163)

--  作者:gu
--  发布时间:2019-5-28 9:32:35
--  Multaj usonaj universitatoj esprimas subtenon al ĉinaj studentoj

Rilate al tio, ke estro de la Universitato Yale lastatempe esprimis sian subtenon al internaciaj studentoj, Lu Kang, proparolisto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, en la regula gazetara konferenco de la 27a de majo diris, ke homa interkomunikiĝo kaj kultura interŝanĝiĝo konformas al la interesoj de la popoloj de Ĉinio kaj Usono kaj ne devas esti politikigitaj kaj senkaŭze limigitaj.

Lastatempe Peter Salovey, la estro de la Universitato Yale deklaris, ke internaciaj studentoj estas bonvenaj kaj respektataj, malfermo estas la ŝlosilo, per kiu usonaj universitatoj povas esti distingitaj kaj progresemaj, kaj ĝi ankaŭ ĉiam estas la simbolo de la Universitato Yale. Por tio Lu Kang diris:

"Ni rimarkis la deklaron de Peter Salovey, la estro de la Universitato Yale. Fakte, tia deklaro okazis ne nur el unu universitato. En la lastaj jaroj la univeristatoj Yale, Stanford, California ktp. jam faris deklaron, esprimante sian subtenon al internaciaj studentoj kaj kleruloj, inkluzive de ĉinaj, kaj opiniante, ke la dubo baziĝanta sur ŝtataneco probable kaŭzas teruran nejustecon."