以文本方式查看主题

-  世界语学习论坛  (http://elerno.cn/bbs/index.asp)
--  时事与新闻 Kurantaj aferoj kaj novaĵoj  (http://elerno.cn/bbs/list.asp?boardid=16)
----  Ma Junsheng: alilandaj ekspresaj entreprenoj laborantaj en Ĉinio devas observi la ĉinajn leĝojn kaj regularojn  (http://elerno.cn/bbs/dispbbs.asp?boardid=16&id=51166)

--  作者:gu
--  发布时间:2019-6-3 8:27:50
--  Ma Junsheng: alilandaj ekspresaj entreprenoj laborantaj en Ĉinio devas observi la ĉinajn leĝojn kaj regularojn

Pri la evento, ke la usona kompanio Federal Express (FedEx) ne sendis poŝtaĵojn laŭ la nomo kaj adreso, en la 2a de junio Ma Junsheng, la estro de la Ĉina Poŝta Buroo, intervjuate de la Ĉina Komunikila Grupo, diris, ke ĉiu el la ekspresaj entreprenoj, kiu ajn ĝi estas, devas observi la ĉinajn leĝojn kaj regularojn kaj ne povas damaĝi la laŭleĝajn rajtojn kaj interesojn de la ĉinaj entreprenoj kaj uzantoj.

Ma Junsheng diris: "Lastatempe ni ricevis plendon de uzanto, ke la usona FedEx, sen permeso de la uzanto kaj sen antaŭsciigo al la uzanto, transigis poŝtaĵojn de la uzanto al alia adresato, kiun li ne celis, anstataŭ sendi ĝin laŭ la nomo kaj adreso, kio serioze malobservis la leĝojn kaj regularojn de Ĉinio rilate ekspresan servon kaj ankaŭ serioze damaĝis la rajtojn kaj interesojn de la uzanto. Kaj pri tio la kompanio FedEx estas enketata de ĉina koncerna departemento."

Ma junsheng diris ankaŭ, ke la enketo pri FedEx estas utila por protekti la merkatan ordon de ekspresa servo, por plifortigi administradon en tiu industrio kaj por garantii la sekurecon de poŝta komunikado kaj la ordecon de ekonomio en Ĉinio.