以文本方式查看主题

-  世界语学习论坛  (http://elerno.cn/bbs/index.asp)
--  时事与新闻 Kurantaj aferoj kaj novaĵoj  (http://elerno.cn/bbs/list.asp?boardid=16)
----  Redoni tri verojn de la ekonomia kaj komerca interkonsiliĝo inter Ĉinio kaj Usono  (http://elerno.cn/bbs/dispbbs.asp?boardid=16&id=51168)

--  作者:gu
--  发布时间:2019-6-3 8:29:13
--  Redoni tri verojn de la ekonomia kaj komerca interkonsiliĝo inter Ĉinio kaj Usono

La 2an de junio la ĉina registaro eldonis la blankan libron "Starpunkto de Ĉinio pri la Ekonomia kaj Komerca Interkonsiliĝo Inter Ĉinio kaj Usono". La libro rakontas la estiĝon kaj evoluadon de la ekonomia kaj komerca interkonsiliĝo inter Ĉinio kaj Usono, kaj per ĝi la internacia komunumo povas iri pli proksimen al la vero.

La blanka libro konsistantaj el pli ol 8 000 ideogramoj redonas tri verojn de la ekonomia kaj komerca interkonsiliĝo inter Ĉinio kaj Usono:

La unua: la kaŭzo, kial la ekonomia kaj komerca interkonsiliĝo inter Ĉinio kaj Usono povis suferi tiel seriozan malsukceson, kuŝas en tio, ke Usono foje kaj refoje ŝanĝis siajn opiniojn.

La dua: la ĉina novokreo en scienco kaj tekniko originas el la sinapogo sur propraj fortoj kaj konstanta penado, sed ne el ŝtelo, nek el rabakiro.

La tria: la aldono de limimposto malutilas kaj al aliaj kaj al si mem, kaj ĝi ne povas igi Usonon "pli granda".

La blanka libro subskribas la principon de Ĉinio pri ekonomia kaj komerca inerkonsiliĝo, tio estas, "reciproka respekto, egaleco kaj interfavorigo, kunakorda agado, kaj sincereco". Kaj samtempe tio estas emfazita, ke Ĉinio neniel cedos en gravaj principoj. Se la interkonsiliĝo devas esti daŭrigata, do tiuj principoj devas esti observitaj.

Ĉinio ankoraŭ insistas en la vortoj: "Se vi volas priparoli, nia pordo ĉiam estas malfermita; se vi volas skermi, ni ludas kun vi ĝisfunde."