以文本方式查看主题

-  世界语学习论坛  (http://elerno.cn/bbs/index.asp)
--  时事与新闻 Kurantaj aferoj kaj novaĵoj  (http://elerno.cn/bbs/list.asp?boardid=16)
----  Ĉinio avertis siajn studentojn pri riskoj de iro al Usono por lernado  (http://elerno.cn/bbs/dispbbs.asp?boardid=16&id=51170)

--  作者:gu
--  发布时间:2019-6-4 7:36:51
--  Ĉinio avertis siajn studentojn pri riskoj de iro al Usono por lernado

La Ĉina Ministerio de Edukado lunde avertis studentojn kaj klerulojn pri la riskoj de iro al Usono por lernado pro vizaj restriktoj de Usono, urĝante ilin pli zorge taksi riskojn kaj fari respondajn preparojn.

Tio estas la 63a antaŭaverto pri riskoj de eksterlanda lernado de studentoj, publikigita de la ĉina Ministerio de Edukado de post la starigo de tiu ĉi mekanismo en 2003. Ekde 2008, la usona registaro efektivigis vizajn restriktojn kontraŭ pluraj ĉinaj civitanoj je la preteksto de gardo kontraŭ spionoj. La leĝprojekto pri defenda rajtigo de la Milita Komitato de la Usona Senato klare postulas, ke la aŭtoritatoj intensigu la kribradon de vizpetoj de ĉinaj studentoj kaj kleruloj kaj malpermesu doni vizojn al ĉinoj, kiuj laboras por militaj esplorinstitucioj aŭ estas sponsoritaj de ili por malpliigi la tiel nomatajn "riskojn de nacia sekureco".

Evidente, sub la nuna situacio de ĉina-usona komerca konflikto, la rimedo de Usono, kiu politikigas normalajn interŝanĝojn kaj kunlaboron pri edukado, ne nur difektas la dignon de ĉinaj studentoj kaj atencas iliajn leĝajn rajtojn kaj interesojn, sed ankaŭ negative influas edukajn interŝanĝojn kaj kunlaboron inter Ĉinio kaj Usono. La antaŭaverto de la ĉina ministerio celas garantii interesojn de ĉinaj studentoj, kiuj planas iri al Usono por lernado aŭ estas lernantaj en Usono, kaj estas necesa rimedo por reago al malboniĝo de la medio de ĉinaj studentoj en Usono.

En la pasintaj 40 jaroj post la starigo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Usono, eduka kunlaboro jam fariĝis forta ligo inter la du landoj. Granda nombro da ĉinaj studentoj lernis en Usono, kaj reveninte al la patrujo, ili faris gravan kontribuon por la socia evoluado de Ĉinio, kaj ankaŭ pro la partopreno de ĉinaj studentoj, Usono akiris movforton por ekonomia kresko kaj teknologia novigo.