以文本方式查看主题

-  世界语学习论坛  (http://elerno.cn/bbs/index.asp)
--  时事与新闻 Kurantaj aferoj kaj novaĵoj  (http://elerno.cn/bbs/list.asp?boardid=16)
----  Ĉinio eniris epokon de komerca uzo de kvinageneracia telekomunika reto  (http://elerno.cn/bbs/dispbbs.asp?boardid=16&id=51179)

--  作者:gu
--  发布时间:2019-6-7 8:23:46
--  Ĉinio eniris epokon de komerca uzo de kvinageneracia telekomunika reto

La Ĉina Ministerio de Industrio kaj Informadika Teknologio ĵaŭde anoncis, ke ĝi donas licencojn por komerca uzo de la kvinageneracia telekomunika reto al la Ĉina Poŝtelefono, Ĉina Telekomuniko, Unicon kaj la Ĉina Brodkasta Reto. Tio markis la malfermiĝon de la epoko de komerca uzo de la kvinageneracia telekomunika reto en Ĉinio. La plej granda merkato de la nova telekomunika reto ellasos grandan nombron da oportunoj en Ĉinio kaj antaŭenpuŝos novan industrian revolucion.

En Ĉinio la kvinageneracia telekomunika teknologio kaj ĝiaj produktoj estas maturiĝantaj. La industriaj ĉenoj de sistemoj, blatoj kaj terminaloj fundamente atingis la nivelon de komerca uzo kaj estas pretaj por komerca arangado. La disdono de licencoj ebligas grandskalan aranĝadon de la reto en iuj regionoj kaj enmerkatigon de koncernaj produktoj. La Ĉina Poŝtelefono, Ĉina Telekomuniko kaj Unicon, la ĉefaj telekomunikaj firmaoj en Ĉinio, kondukas provojn de la kvinageneracia reto en diversaj lokoj de la lando. Ŝanhajo, Kantono kaj pluraj aliaj urboj publikigis siajn planojn pri konstruado de bazstacioj de la kvinageneracia reto.

La baldaŭa komerca uzo de la novgeneracia telekomunika reto kaj la partopreno de Nokia kaj aliaj fremdlandaj kompanioj en la konstruado de la kvinageneracia reto de Ĉinio montras, ke la tutmondaj provizĉenoj de la novgeneracia telekomunika teknologio ne povas esti blokitaj de iuj per brutala interveno.

2019 estas konsiderata kiel la unua jaro de la komerca uzo de la kvinageneracia telekomunika reto en Ĉinio. La komerca uzo de la nova reto kreos multajn industriajn ŝancojn kaj laborpostenojn kaj plialtigos la bonfarton de popoloj en diversaj landoj. Ĉinio volas partopreni en la infrastruktura konstruado de la kvinageneracia reto en diversaj landoj per teknologiaj kaj industriaj avantaĝoj kaj ankaŭ bonvenigas alilandajn firmaojn kaj investantojn aktive partopreni en konstruado, aplikado kaj disvastigo de la nova telekomunika reto en la ĉina ĉeftero.