以文本方式查看主题

-  世界语学习论坛  (http://elerno.cn/bbs/index.asp)
--  时事与新闻 Kurantaj aferoj kaj novaĵoj  (http://elerno.cn/bbs/list.asp?boardid=16)
----  Xi Jinping publikigis sian artikolon en taĝikiaj amaskomunikiloj  (http://elerno.cn/bbs/dispbbs.asp?boardid=16&id=51195)

--  作者:gu
--  发布时间:2019-6-13 9:23:54
--  Xi Jinping publikigis sian artikolon en taĝikiaj amaskomunikiloj

La 12an de junio, mallonge antaŭ la ĉeesto al la Kvina Pintkonferenco kadre de la Konferenco pri Interagado kaj Fid-starigaj Rimedoj en Azio kaj la vizito al Taĝikio, la ĉina ŝtatprezidanto Xi Jinping publikigis sian artikolon titolitan "Manĉemane krei novan brilon por amikeco de Ĉinio kaj Taĝikio" en la taĝikia ĵurnalo "Popolo" kaj la komunikilo "Hoval" de la taĝikia novaĵagentejo.

La artikolo diras, ke Ĉinio kaj Taĝikio estas kunligitaj per montoj kaj akvoj, kaj la amika kontakto de la dulandaj popoloj restadas jam delonge. Tra miloj da jaroj la amikeco de la dunaciaj popoloj grandioze staras kiel Pamiro, kaj ĝi neniam ŝanceliĝos de malfacilaĵoj, nek ŝanĝiĝos kiam ajn ĝi estas. Antaŭ 27 jaroj Ĉinio unue agnoskis la sendependiĝon de Taĝikio kaj starigis diplomatiajn rilatojn kun Taĝikio. De post 27 jaroj Ĉinio kaj Taĝikio ĉiam fidas unu la alian, respektas sin reciproke, faras kunlaboron kaj kunagadon en diversaj kampoj, kaj donis al la internacia socio bonan ekzemplon de diferencaj reĝimoj, malsamaj civilizacioj kaj tiuj landoj, kies skaloj ne estas egalaj.

La artikolo substrekas en la fino, ke Ĉinio volas, kune kun Taĝikio kaj aliaj membro-landoj, kun la duŝanba pintkonferenco kiel startpunkto, antaŭenigi la kunlaboron en la konferenco al nova ŝtupo kaj fari pli grandan kontribuon por la sekureco kaj evoluado de Azio kaj la mondo.