以文本方式查看主题

-  世界语学习论坛  (http://elerno.cn/bbs/index.asp)
--  时事与新闻 Kurantaj aferoj kaj novaĵoj  (http://elerno.cn/bbs/list.asp?boardid=16)
----  Xi Jinping respondis al japana junulo premiita en la eseo-konkurso "Pando-Pokalo"  (http://elerno.cn/bbs/dispbbs.asp?boardid=16&id=51222)

--  作者:gu
--  发布时间:2019-6-27 8:20:11
--  Xi Jinping respondis al japana junulo premiita en la eseo-konkurso "Pando-Pokalo"

En la momento, kiam la ĉina ŝtatprezidanto Xi Jinping baldaŭ veturos al Japanio por ĉeesti la Osakan Pintkonferencon de G20, Nakajima Daiiti, la japana junulo premiita en la japana junula eseo-konkurso "Pando-Pokalo" okazinta en Japanio, skribis al prezidanto Xi Jinping, esprimante sian saluton kaj benon al tiu kaj sian deziron okupiĝi pri amikeco inter Ĉinio kaj Japanio. Xi Jinping respondis al Nakajima Daiiti, esperante, ke la dulandaj junuloj faros pozitivan kontribuon por la bela morgaŭo de la dulandaj rilatoj.

En sia respondo Xi Jinping diras, ke Ĉinio kaj Japanio estas proksimaj najbaroj kunligitaj per akvo, kaj la dulanda amikeco radikas en la popolanoj. Li esperas, ke la dulandaj junuloj faros pozitivan kontribuon por la bela morgaŭo de la dulandaj rilatoj.