以文本方式查看主题

-  世界语学习论坛  (http://elerno.cn/bbs/index.asp)
--  时事与新闻 Kurantaj aferoj kaj novaĵoj  (http://elerno.cn/bbs/list.asp?boardid=16)
----  Interfavorigo kaj kungajno de la ĉina-afrika kunlaboro estas pozitiva energio de la monda disvolvo  (http://elerno.cn/bbs/dispbbs.asp?boardid=16&id=51223)

--  作者:gu
--  发布时间:2019-6-27 8:20:58
--  Interfavorigo kaj kungajno de la ĉina-afrika kunlaboro estas pozitiva energio de la monda disvolvo

La Kunveno de Kunordigantoj pri Plenumado de Pozitivaj Rezultoj el la Pekina Pintkonferenco de la Forumo pri la Ĉina-Afrika Kunlaboro okazas ĉi-semajne en Pekino. La ĉina ŝtatprezidanto Xi Jinping sendis al ĝi gratulmesaĝon, esperante, ke Ĉinio kaj Afriko sin tenu je la principo pri kunaj konsiliĝo, konstruo kaj divido kaj formu por si pli kompaktan sortkomunumon. Ekde la 27a de junio la unua ĉina-afrika ekspozicio pri ekonomio kaj komerco okazos en la urbo Changsha, Ĉinio, kun la celo esplori novajn vojojn kaj rimedojn kaj praktike antaŭenigi la ĉina-afrikan kunlaboron ekonomian kaj komercan.

Ke septembre de 2018 la Pekina Pintkonferenco de la Forumo pri la Ĉina-Afrika Kunlaboro okazis en Pekino, tio fariĝis la mejloŝtona evento historia por la kontakto inter Ĉinio kaj Afriko. En la pintkonferenco ĉina gvidanto proponis formi pli kompaktan ĉina-afrikan sortkomunumon en la nova epoko.

Ĉinio ĉiam tenas sian promeson. Ĉi-foje ĝi okazigas la Kunvenon de Kunordigantoj pri Plenumado de Pozitivaj Rezultoj ĝuste por ke Ĉinio kaj Afriko kune agu por efektivigi la principe komunajn ideojn atingitajn de gvidantoj de Ĉinio kaj Afriko.

Ĉinio estas la plej granda evolulando en la mondo, dum Afriko estas la kontinento, kie amasiĝas la plej multaj evolulandoj. La totalaj loĝantoj de la du partoj estas 34% de la tutmondaj. Kiel statas la perspektivo de la ĉina-afrika evoludo? Tio rekte decidas pri la estontaj aspektoj de la mondo. Kaj en tia senco plifortigi kunlaboron inter Ĉinio kaj Afriko havas tutplanedan signifon.