以文本方式查看主题

-  世界语学习论坛  (http://elerno.cn/bbs/index.asp)
--  时事与新闻 Kurantaj aferoj kaj novaĵoj  (http://elerno.cn/bbs/list.asp?boardid=16)
----  Wang Yi telefone interparolis kun Taro Kono, japana ministro pri eksterlandaj aferoj  (http://elerno.cn/bbs/dispbbs.asp?boardid=16&id=51224)

--  作者:gu
--  发布时间:2019-6-27 8:21:33
--  Wang Yi telefone interparolis kun Taro Kono, japana ministro pri eksterlandaj aferoj

La 26an de junio Wang Yi, ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj, telefone interparolis kun Taro Kono, japana ministro pri eksterlandaj aferoj.

Wang Yi diris, ke prezidanto Xi Jinping baldaŭ veturos al Japanio por ĉeesti la Osakan Pintkonferencon de G20. Tiu ĉi vojaĝo havas gravan signifon ĉu por perfektigi tutmondan regadon, ĉu por insisti en plurflankismo, aŭ ĉu por plibonigi la rilatojn inter Ĉinio kaj Japanio. Wang Yi esperis, ke ĉiuj aktivecoj iros kontentige, glate kaj sukcese.

Taro Kono asertis, ke Japanio donas grandan gravecon al la vojaĝo de prezidanto Xi Jinping kaj varme bonvenigas lin pro ties ĉeesto al la Osaka Pintkonferenco de G20, kaj ke Japanio volas kune kun Ĉinio plifortigi komunikadon kaj kunagadon kaj certigi, ke ĉiuj aktivecoj de la pintkonferenco estu kronitaj de granda sukceso.