以文本方式查看主题

-  世界语学习论坛  (http://elerno.cn/bbs/index.asp)
--  时事与新闻 Kurantaj aferoj kaj novaĵoj  (http://elerno.cn/bbs/list.asp?boardid=16)
----  Fermiĝis 13a Somera Davos-Forumo  (http://elerno.cn/bbs/dispbbs.asp?boardid=16&id=51239)

--  作者:gu
--  发布时间:2019-7-4 9:23:08
--  Fermiĝis 13a Somera Davos-Forumo

La 13a Somera Davos-Forumo finiĝis merkrede en la ĉina havenurbo Dalian.

Kadre de la forumo kun la temo Estrivo 4.0: Sukceso en Nova Epoko de Tutmondiĝo okazis dialogo de entreprenistoj, kultura vespermanĝo, kaj fakaj subforumoj. Entute pli ol 2 000 politikaj kaj komercaj gvidantoj, fakuloj kaj ĵurnalistoj ĉeestis la forumon. Ili diskutis pri la kvina-generacia telekomunika reto, tutmondiĝo, arteferita intelekto, senstirista veturilo kaj aliaj temoj.