以文本方式查看主题

-  世界语学习论坛  (http://elerno.cn/bbs/index.asp)
--  时事与新闻 Kurantaj aferoj kaj novaĵoj  (http://elerno.cn/bbs/list.asp?boardid=16)
----  Trump renkontiĝis kun ĉina vicĉefministro post komerca intertraktado  (http://elerno.cn/bbs/dispbbs.asp?boardid=16&id=51461)

--  作者:gu
--  发布时间:2019-10-13 9:25:08
--  Trump renkontiĝis kun ĉina vicĉefministro post komerca intertraktado

Usona prezidanto Donald Trump renkontiĝis kun ĉina vicĉefministro Liu He en la ovala oficejo de la Blanka Domo vendrede posttagmeze, post la nova altnivela ekonomia kaj komerca konsiliĝo inter Ĉinio kaj Usono.

Liu, ankaŭ membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj estro de la ĉina flanko pri la ĉina-usona ampleksa ekonomia dialogo, unue transdonis al trump la mesaĝon de ĉina prezidanto Xi Jinping.

Xi diris en la messaĝo, ke lastatempe la ekonomiaj kaj komercaj teamoj de la du flankoj subtenis komunikadon kaj montris bonvolon unu al la alia, kio estis bonvenigita de ambaŭ popoloj kaj la internacia komunumo. La du teamoj progresas pri iuj partoj de la interkonsento sub konsiliĝo, kaj estas grave, ke la du flankoj traktu siajn reciprokajn zorgojn kaj faru pozitivan progreson ankaŭ en la aliaj kampoj. Xi aldonis, ke sanaj kaj stabilaj ĉina-usonaj rilatoj konformas al la interesoj de ambaŭ landoj kaj la tuta mondo.

Trump aprezis la mesaĝon de Xi, denove esprimis gratulon okaze de la 70a datreveno de la fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko, kaj petis Liu transdoni liajn korajn salutojn al Xi. Trump diris, ke li havas grandan respekton al Ĉinio kaj grandan respekton al Xi, kiu estas bonega gvidanto. Trump diris ankaŭ, ke li ĝojas vidi, ke la usona-ĉina komerca intertraktado akiris substancan progreson de la unua fazo, kio estas bonega afero por ambaŭ nacioj kaj la tuta mondo.