以文本方式查看主题

-  世界语学习论坛  (http://elerno.cn/bbs/index.asp)
--  时事与新闻 Kurantaj aferoj kaj novaĵoj  (http://elerno.cn/bbs/list.asp?boardid=16)
----  Ĉinio kaj Singapuro okazigos kunvenojn pri duflanka kunlaboro  (http://elerno.cn/bbs/dispbbs.asp?boardid=16&id=51462)

--  作者:gu
--  发布时间:2019-10-13 9:25:39
--  Ĉinio kaj Singapuro okazigos kunvenojn pri duflanka kunlaboro

Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Geng Shuang, diris vendrede, ke Ĉinio kaj Singapuro okazigos serion da kunvenoj pri duflanka kunlaboro en Chongqing en la 15a de oktobro.

Ĉina vicĉefministro Han Zheng kaj singapura vicĉefministro Heng Swee Keat kunprezidos la 15an kunvenon de la Ĉina-Singapura Komuna Konsilio pri Duflanka Kunlaboro, la 20an Kunvenon de la Ĉina-Sigapura Komuna Gvidkonsilio pri Suzhou-a Industria Parko, la 11an kunvenon de la Ĉina-Singapura Komuna Gvidkonsilio pri Tianjin-a Eko-urbo kaj la trian kunvenon de la Ĉina-Singapura (Chongqing) Komuna Gvidkomitato pri Demonstra Iniciato de Strategia Konektiteco.

Geng diris en gazetara konferenco, ke laŭ la invito de Han, ankaŭ membro de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, Heng vizitos Ĉinion de la 14a ĝis la 17a de oktobro.