以文本方式查看主题

-  世界语学习论坛  (http://elerno.cn/bbs/index.asp)
--  时事与新闻 Kurantaj aferoj kaj novaĵoj  (http://elerno.cn/bbs/list.asp?boardid=16)
----  Xi Jinping ĉeestis al akcepta bankedo de nepala prezidanto  (http://elerno.cn/bbs/dispbbs.asp?boardid=16&id=51466)

--  作者:gu
--  发布时间:2019-10-14 10:35:09
--  Xi Jinping ĉeestis al akcepta bankedo de nepala prezidanto

Vespere de la 12a de oktobro laŭ la loka tempo ĉina ŝtata prezidanto Xi Jinping ĉeestis al la solena akcepta bankedo de nepala prezidanto Vidya Devi Bhandari.

Bhandari faris entuziasman parolon kaj prezentis plej varman bonvenon al la vizito de Xi. Bhandari diris, ke okaze de la 70-datreveno de la fondiĝo de Ĉina Popola Respubliko la nepala popolo donis sinceran kaj varman bondeziron al la ĉina popolo. Nepalo kaj Ĉinio estas kaj najbaroj kaj intimaj amikoj. Ŝi kredas, ke estas pli vasta la amika perspektivo inter la du landoj.

Xi diris, ke tio estas lia unua vizito al Katmanduo kaj li tre ĝojas vidi la gajan vivon de la lokanoj. Post establiĝo de la diplomatiaj rilatoj Ĉinio kaj Nepalo starigis modelon de amikaj najbaroj. Li kaj Bhandari kune decidis establi strategian kunlaboran partnerecon de Ĉinio kaj Nepalo.