以文本方式查看主题

-  世界语学习论坛  (http://elerno.cn/bbs/index.asp)
--  时事与新闻 Kurantaj aferoj kaj novaĵoj  (http://elerno.cn/bbs/list.asp?boardid=16)
----  Internacia komunumo donis grandan gravecon al parolo de Xi pri situacio de Honkongo  (http://elerno.cn/bbs/dispbbs.asp?boardid=16&id=51517)

--  作者:gu
--  发布时间:2019-11-18 10:53:43
--  Internacia komunumo donis grandan gravecon al parolo de Xi pri situacio de Honkongo

Ĉina prezidanto Xi Jinping reasertis la klaran starpunkton de la ĉina registaro pri la situacio en Honkongo dum ĉeesto al la 11a pintkunveno de BRICS-landoj en la brazila ĉefurbo Braziljo. Internacia komunumo donis grandan gravecon al la parolo de Xi, dirante, ke necesas gardi disvolviĝon de perfortaj agoj en Honkong al terorismo, kaj nun la plej urĝa tasko por Honkongo estas fini perforton kaj kaoson kaj restarigi ordon.

Andrei Ostrovsky, vicestro de instituto de Ekstrema Oriento de rusa Scienca Akademio, diris, ke la parolo de Xi eligis signon, ke la ĉina registaro montris neŝanceliĝan decidon por protekti suverenecon, sekurecon kaj disvolvadon kaj firme oponas intervenon de ekstera forto en aferojn de Honkongo. Tio estas klara averto al la ekstera forto pro ilia interveno en internajn aferojn de Ĉinio.