以文本方式查看主题

-  世界语学习论坛  (http://elerno.cn/bbs/index.asp)
--  时事与新闻 Kurantaj aferoj kaj novaĵoj  (http://elerno.cn/bbs/list.asp?boardid=16)
----  Burunda dua vicprezidento renkontiĝis kun Wang Yi  (http://elerno.cn/bbs/dispbbs.asp?boardid=16&id=51568)

--  作者:gu
--  发布时间:2020/1/13 9:48:21
--  Burunda dua vicprezidento renkontiĝis kun Wang Yi

En la 11a de januaro laŭ la loka tempo, burunda dua vicprezidento Joseph Butore renkontiĝis kun ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi en Buĵumburo.

Butore alte taksis la rilatojn inter Burundo kaj Ĉinio, dirante, ke kvankam estas longa distanco inter Ĉinio kaj Burundo, tamen la du landoj havas fratecon. Li diris, ke la politiko de Burundo pri Ĉinio estas neŝanĝebla, malgraŭ ŝanĝiĝoj de la burunda situacio. Burundo dankas Ĉinion pro ĝia helpo kaj subteno en la internaciaj okazoj, kaj Burundo plu donos firman subtenon al Ĉinio en aferoj, kiuj koncernas kernajn interesojn kaj gravajn zorgojn de Ĉinio.

Wang Yi diris, ke Burundo estas fidinda kaj sincera amiko de Ĉinio. Ĉinio opinias, ke ĉiuj landoj, grandaj aŭ malgrandaj, estas egalaj. Ĉinio alte taksas tion, ke Burundo firme observas amikan politikon al Ĉinio, kaj firme subtenas Burundon protekti ŝtatan sendependecon, suverenecon kaj nacian dignon kaj defendi siajn laŭleĝajn interesojn. Malgraŭ ŝanĝiĝoj de la internacia situacio, Ĉinio volas esti bona amiko, bona partnero kaj bona frato de Burundo.

En la sama tago, Wang Yi interparolis kun burunda ministro pri eksterlandaj aferoj Ezechiel Nibigira.