以文本方式查看主题

-  世界语学习论坛  (http://elerno.cn/bbs/index.asp)
--  精华文章阅读 Elitaj legaĵoj  (http://elerno.cn/bbs/list.asp?boardid=21)
----  Vizito al Takahaŝi  (http://elerno.cn/bbs/dispbbs.asp?boardid=21&id=7039)

--  作者:mandio
--  发布时间:2008-12-21 23:33:57
--  Vizito al Takahaŝi

Vizito al Takahaŝi

En la sud-japana prefektujo Okajama situas urbo Takahaŝi. En ĝi loĝas miaj Esperanto-amikoj gesinjoroj Miajatani, kiuj invitis min kaj mian edzinon gasti ĉe ili kaj ekkoni la vidindaĵojn de ties urbo kaj ĉirkaŭaĵo. Profitante ilian afablecon, ni akceptis la inviton.

Alveninte al Takahaŝi, ni unue vizitis templojn Jakuŝi-in-Ŝooren-ĵi kaj Raikjuu-ĵi. La unua estas fama pro la 32a filmo el la japana televida filmserio de „Malfacila estas ja vira vivo”. Reĝisoro Jamada Jooĵi filmis tiun serion, konsistantan el 48 filmoj dufoje jare, ĝis la ĉefrolulo Acumi Kijoŝi mortis. Jamada tre ŝatis tiun urbon kaj li dufoje filmis en ĝi. Juna bonzo en la templo tre afable montris al ni fotojn pri la filmado.

Templo Raikjuu-ĵi estas fama pro sia japanstila ĝardeno, projektita de Kobori Enŝuu, kiu regis tiun regionon komence de la 17a jarcento. Li estis tre talenta homo en diversaj fakoj: arkitekturo, ĝardenado, teo-ceremonioj ktp. La ĝardeno en la templo konsistas el rokoj, sablo kaj arbustoj. En la sabla maro estas gru- kaj testudinsuletoj. Je la fono staras ondforme ĉirkaŭtonditaj azaleoj kun ruĝaj floroj. Dum la pasintaj 400 jaroj oni zorgeme flegis la ĝardenon, por ke ĝi konservu sian originalan formon kaj belecon. Ĝi estas registrita kiel „Ĝardena trezoro” en 1974. Sidante sur ĝia verando, ni meditis, kvazaŭ ni estus en la malnova tempo.

Feliĉe Takahashi ne suferis aeratakojn de bombaviadiloj de Usono dum la dua mondmilito. Tial malnovaj stratoj kaj konstruaĵoj tie estas plene konservitaj. Plu ekzistas ankaŭ loĝkvartalo de samurajoj (japanaj militistoj). Multajn domojn oni jam rekonstruis kaj transformis en modernajn konstruaĵojn, tamen restis du domoj, kiuj prezentas la vivon de samurajo-familio. Ili estas lignaj modestaj domoj, konstruitaj antaŭ 170 jaroj, kun kelkaj ĉambroj por la familianoj, unu ĉambro por servistinoj, kuirejo, banejo kaj necesejo. Apud la pordo estas stalo kaj ĉambro por servistoj. En la malgranda ĝardeno oni plantis pinojn kaj kelkajn arbustojn. Tie ni ĝuis ankaŭ belajn kantojn de malgranda birdo ugviso.

En Japanio lastatempe urbocentroj malviglas, ĉar ekde pluraj jaroj estas malfermataj grandvendejoj ekster la urboj. Proksime al ili oni ekloĝas, forlasante malnovajn kvartalojn. Tamen Takahaŝi estas ĉirkaŭita de montoj kaj pro tio ne ekzistas vasta tereno ekster ĝi por konstrui grandvendejojn. Tial la urbo konservis tradician japanan etoson, kiu allogis reĝisoron Jamada kaj ĉiujare altiras turistojn. Takahaŝi estas modesta urbo, kaj ĝuste pro tio mi tre ŝatas ĝin. Ĝiaj kastelo, malnovaj stratoj, temploj kun belaj ĝardenoj, rivero kaj kompreneble agrablaj loĝantoj rememorigas la jam „perditan japanan etoson” de la pasinteco.

Hukija

Vilaĝo Hukija troviĝas je 20 km for de Takahashi. En la pasinteco ĝi estis fama pro la produktado de kupro kaj kolkotaro (ruĝa okro). Laŭ malnovaj dokumentoj, oni malkovris kupron en Hukija ankoraŭ en la jaro 807 post Kristo, sed la plej prospera epoko de kuproproduktado estis inter 1690 kaj 1930. Kolkotaron oni produktis en 1707 en la vilaĝo (por la unua fojo en Japanio). Ĝi estis uzata kiel glazuro por ceramikaĵoj kaj kiel farbo por lignodomoj kaj ŝipoj. Eĉ nun ĝi estas tre utila materialo por modernaj aparatoj kaj produktaĵoj. La vilaĝo tre prosperis pro ambaŭ produktadoj. Tamen ili ĉesis. Oni fermis la kuprominejon en 1972, kaj la kolkotaroproduktadon en 1974.

Unue ni vizitis Domon de kolkotara ceramikaĵo, kie artistino instruis ceramikadon al lokuloj kaj turistoj, uzante kolkotaron kiel glazuron. Nia gastiganto sinjoro Mijatani estas ŝia lernanto kaj en sia hejmo li konservas belajn ceramikaĵojn. Poste ni iris al la eksa kuprominejo. Ni povis imagi al ni, kiamaniere ministoj laboris tie en malbonaj kondiĉoj.

Ni trarigardis ankaŭ domegon de familio Hirokane. Kiam ni elaŭtiĝis en parkejo, ni estis konsternitaj de la kastelsimila konstruaĵo. Antaŭ niaj okuloj etendiĝis alta ŝtonmurego, sur kiu staris ligna domego. Komence de la 19a jarcento la familio ekposedis kupro- kaj kolkotarominejojn kaj ege prosperis. La domego estis konstruita en 1810. Antaŭ nelonge la familio donacis ĝin al urbo Takahaŝi, kiu konservas ĝin kiel valoran heredaĵon de la pasinta epoko.

En la centra parto de Hukija estas mallarĝa strato, kie staras domoj kaj vendejoj, konstruitaj en la 1a jarcento. Ĉiuj konstruaĵoj estas harmonie malhelruĝaj kaj kun kupraruĝaj tegoloj. Menciindas, ke la posedantoj de tiuj konstruaĵoj invitis ĉarpentistojn el la najbara regiono Sekiŝuu (nuna prefektujo Ŝimane) por elformi la straton laŭ unueca koncepto. Pro tio la strato iĝis tre ĉarma kaj harmonia. Ni vizitis ankaŭ elementan lernejon, konstruitan komence de la 20a jarcento. Ĝi estas tre belaspekta konstruaĵo, en kiu ĉi-momente nur 20 lernantoj lernas.

Jam krepuskis kaj malhelis, kaj en la strato nur du-tri vendejoj estis malfermaj. Ne videblis homoj. Ni sentis nin tristaj, rimarkinte, ke tiu strato estas jam mortinta. Multaj domoj jam ne estas loĝataj.

Kastelo Bitĉuu-Macujama

La sekvan tagon ni ekveturis bicikle al kastelo ĉe la pinto de monto Gagjuu-san, sed la vojo tien estis tro kruta. Tial ni devis lasi la biciklojn en parkejo meze de la monto kaj piediri supren. Kastelo Bitĉuu-Macujama staras ĉe la 430 metrojn alta montopinto. En 1240 ĉi tie estis konstruita la unua fortikaĵo, kaj poste oni riparis kaj plifortigis ĝin. La nun ekzistantan kastelon konstruigis en 1684 tiama reganto Mizutani Katumune.

Kiam Japanio komencis moderniĝi en 1867, multaj kasteloj estis malkonstruitaj. Ankaŭ tiu kastelo havus la saman sorton de multaj aliaj, sed ĝi staris ĉe la montopinto tiel krute, ke tro malfacile eblis malkonstrui ĝin. Kelkajn ĉirkaŭajn konstuaĵojn sur ĝia tereno oni tamen malkonstruis, krome la ĉefa parto de kastelo estis forlasita dum multaj jaroj.

En 1941 oni registris la kastelon kiel nacian trezoron. Dum la dua mondmilito multaj aliaj nemalkonstruitaj kasteloj, starantaj en la urbocentro forbrulis rezulte de aeratakoj de usonaj bombaviadiloj. Tamen tiu kastelo postvivis, ĉar ĝi sola staris en la montaro. Inter 1997 kaj 2003 ĝiaj pordegoj, muroj ktp estis rekonstruitaj, tiel ke ĝi reakiru sian antaŭan gloron. La kastelo ne estas tiel granda kiel aliaj en Osaka kaj Nagoja, sed ĝi estas tre bela pro la kontrasto de nigraj tegmentoj kaj blankaj muroj. Se ni estus en printempo aŭ en aŭtuno, ĉirkaŭus nin floroj de sakuro aŭ flavaj kaj ruĝaj folioj.

Tiun vesperon atendis nin alia ĝojo, nome tranoktado en Motonakada-tei – domego de riĉa komercisto-produktisto de riza vino, konstruita antaŭ 100 jaroj. La posedanto donacis la domon al la urbo kaj oni transformis ties magazenon en ok hotelĉambrojn. Vespermanĝe tie ni ricevis bongustajn manĝaĵojn, kuiritajn ĉefe el lokaj produktaĵoj.

La sekvan matenon iom pluvis, sed la montetoj kaj rizkampoj aspektis multe pli belaj en sia frusomera helverd-koloro. Ni promenis al la najbara sanktejo kaj plene ĝuis la kamparan etoson.

HORI Yasuo