以文本方式查看主题

-  世界语学习论坛  (http://elerno.cn/bbs/index.asp)
--  精华文章阅读 Elitaj legaĵoj  (http://elerno.cn/bbs/list.asp?boardid=21)
----  Oni ne pafas en Jamburg  (http://elerno.cn/bbs/dispbbs.asp?boardid=21&id=7478)

--  作者:mandio
--  发布时间:2009-2-15 10:32:03
--  Oni ne pafas en Jamburg

Mikaelo Bronshtejn

Oni ne pafas en Jamburg

Originala romano

AVERTO

En la urbeto Kingisepp, kiu situas cent dudek kilometrojn for de Peterburgo al la estona landlimo, mi estis plurfoje. Tie en realo ekzistas la duonforgesita fervoja stacio (vojaghantoj nun preferas busojn), la uzinego "Fosforit", la preghejo... Tie ech loghas la viro, mia amiko, portrete tre simila al mia protagonisto. Li neniam lernis Esperanton. Ghenerale, en tiu urbeto neniam estis Esperanto-klubo, nek unuopaj esperantistoj.

Efektive autentikaj estas en mia romaneto nur la citajhoj antau chiu chapitro. Mi alvokis ilin por reliefigi la historian fonon. Preskau chiujn personojn, preskau chiujn eventojn de la romano leganto akceptu kvazau mian elpensajhon, fantaziajhon, miton. Preskau. Ne trompu vin shajna simileco ilia al iuj realaj personoj kaj eventoj. Ghi estas pura hazardajho.

La autoro

Adiau.
Forgesu,
Indulgu min.
Leterojn
al flam\'
Por etern\'.
Vireca estu via destin\',
Honesta, simpla sur ter\'.
Briladu por vi
Chiam en malhel\'
Subtene stelara prujn\'.
Varmigu esper\'
La manplatojn che l\'
Voka nokta fajruj\'.
Blizardoj estu,
La negh\', la pluv\',
De 1\' fajro freneza kri\'.
Kaj chiam sukceson
Vi havu plu

Pli ofte ol havis mi.
Kaj dauru kruela,
Raviga batad\',
Tondranta en via sin\'.
Mi ghojas pri tiu,
Kiu, ho frat\',
Eble, kuniros vin.

Josif Brodskij
(Trad. el la rusa M. Bronshtejn)


--  作者:mandio
--  发布时间:2009-2-15 10:32:35
--  

CHAPITRO I

"La 9-11-an de oktobro esperantistoj de Leningrado akceptis gravan kaj karan gaston — la prezidanton de UEA, D-ron Humphrey Tonkin. ...Dum la kunsido kun granda intereso estis akceptita la brila elpasho de s-ro Tonkin. La prezidanto de UEA... skizis la perspektivon de UEA en la proksima estonto, substrekinte, ke la plej elstaran signifon havas por tio la Dokumento, akceptita en Helsinki. La Prezidanto emfazis:

— ...Lastatempe ni emis tion forgesi, ke ekzistas fina celo de nia agado. Sed nia devas multe pli klare fronti ghin; kompreni, kiel aspektos la mondo, kiam Esperanto fine enkondukighos. Se ni tion komprenos, tiam ni eble estos en pli bona pozicio por konstrui tiun mondon sen lingvaj problemoj. Kaj se ni sukce-sos konstrui tiun mondon, eble la homoj sukcesos alfronti aliajn gravajn mondajn problemojn".

(Aktuale—11—197...)

"Mi estis che respondeculo en obkomo de partio por priparoli la vojaghon al Greklando. Li demandis, chu ekzistas iu legala oficiala E-instanco en USSR. Mi, certe, menciis, SSOD-on. Do, li diris, ke, char ghis nun la obkomo ne okupighis pri iaj ajn veturoj esperantistaj eksterlanden, ghi bezonas iajn instrukciojn. La res-pondeculo konsilis al mi skribi al SSOD kaj demandi, kio estas bezonata por efektivigi similajn vojaghojn..."

"...SSOD (societo!) ne estas organizajho, sed la shtata instanco, fondita en komenco de tridekaj jaroj por prizorgi eksterlandanojn. Ankau SSOD-komisio-no ne estas organizajho — fakte senstatuta kaj tute senrajta instanco sub oficiala shildo. Mi suspektas, ke, kiam SSOD-gvidantoj parolas pri ebla aligho al UEA, ili pensas n.e pri bezonoj de Sovetia Esperanto-movado, sed pri reprezentigho antau eksterlando..."

(El privataj leteroj de SEJM-komitatanoj)

Ofica karakterizo

por Ajratov Nikolaj Grigorjevich,
naskita en 195..., ruso, membro de KPSU, partia
membrokarto N...

N.G. Ajratov laboras en la entrepreno ekde septembro 197... Veninta al la velda fako post fino de studoj en la Leningrada politeknika instituto, li aktive transprenis la sperton de pli aghaj fakuloj, montris sin kapabla kaj iniciatema ingheniero. N. Ajratov aktive partoprenas la raciigan movadon; li estas la autoro de ses proponoj kun suma ekonomia efiko pli ol 50 mil rubloj.

Juna komunisto, Nikolaj Ajratov aktive partoprenas socian vivon de la fako kaj de la uzino. Li estas atentema popolbrigadisto. Plenumante la komision de la uzina komsomola komitato, N. Ajratov gvidas la klubon de Internacia amikeco en la patronata lernejo. En la chiutaga vivo li montris sin modesta civitano, bona familiestro; li edukas dujaran filon. Jughata au jughesplorata li ne estis.

La karakterizo estas donita por turisma vojagho al la Popola Respubliko Bulgario.

Direktoro de la uzino "Fosforit"
Sekretario de la partia komitato
Prezidanto de la sindikata komitato

- Nu, chu taugas? — kontentegas shvita Sashka, jhus fintajpinta la folion. — Plene taugas por vi, Nikacho; botelon do vi shuldas. Bonus ricevi ankau tiujn tri subskribojn!..

- Por kia diablo ghenerale mi bezonas chi tiun paperon? — kolerighas Niko. — Ne en kosmon ja oni min sendas! Simpla turisma vojagho!

Liaj korvokoloraj haroj, krispighantaj risorte, permesas tute ne zorgi pri chiutaga kombado, tamen iakauze li chiam manglatas la hararon che kolerigho.

- Nu-nu... — trankvilige murmuras Sashka, — ne pensu vane, shparu la grizan materion. Oni postulas — ne rezonadu, sed faru chion disciplineme. Partiano vi estas, chu ne?!

- Mi jam ekbedauras pri tio, — Duonvoche en vazistason grumblas Niko, sed Sashka, kaptinte la vortojn, eksaltas. Estas li ja chi tie ne amiko de tiu sendankulo, ankau (kaj unuavice!) estas li chi tie, en la kabineto, Aleksandr Pavlovich Chertkov, estas li chi tie oficiala persono, sekretario de uzina komsomola komitato. Li tuj elmontras eksklamacion:

- Sentaugulo! Kiu tiris vin en la partion?!

Chiam honestesprima lia vizagho iom palighas, la manoj serchas chu apogon sur masiva sekretaria tablego, au ion pezan por jheti, la helbluaj okuloj fulmas. Sed Niko, ghisfunde konanta tion chi ekde la pratefnpo studenta, respondas pace:

- Mem mi alighis, estu trankvila. — Kaj eliras, lasante Sashka-n trankvilighi inter polvokovritaj transiraj standardoj, nenien irantaj el chi tiu chambroangulo, krom en la Aktan salonegon dum oficialaj solenajhoj.

Sashka estas amiko. Chu eblas serioze akcepti lian postenan koleron? Ja estas li, kiu helpis "forshiri" ie en supro, en Smolnij, vershajne, unu lokon en la speciala turista grupo. La lokon por Niko. Char, malgrau ke la grupo estas speciala, vojaghonta Bulgarion speciale al la kongreso de Universala Esperanto-Asocio, apenau posedo de la lingvo kaj la lingva aktiveco estas chefaj kriterioj che elekto de veturontoj. Erinaco komprenas...

Sashka estas komsomolestro, kaj li povus veturi mem, se nur ekvolus. Sed li mem oferis tion al Niko — jen vera amikeco. Niko gvidas Jamburgan esperantistan klubon. Cetere, li havas rajton, ech la meriton por veturi. Sashka-n oni ech ie laudis pro la aferoj de Niko. Kiel komsomola sekretario Sashka estas ankau lia ideologia edukanto. Certe, por septembro la Tieuloj promesis por Sashka senpagan turistan vojaghon al Italio. Sur posteno de la gvidanto de turista grupo. Do, tiun Bulgarion kun sidado inter nekompreneblaj esperantistoj li donacis al Niko tute sen avaro.


--  作者:mandio
--  发布时间:2009-2-15 10:33:02
--  

CHAPITRO II

"...Mia korespondanto el FRG skribis, ke kvazau "kaj Usono kaj Sovetunio vendas armilojn nur por gajni monon, kaj ke ghuste tiuj armiioj estas fonto de la miiitoj nuntempaj". La respondo devas esti jena: "Amiko, imagu, ke vi vespere estas atakata de bandito kun tranchilo. En la kriza momento aperas homo, havanta pistolon. Al kiu li donu tiun pistolon? Lau via letero estas videble, ke ne gravas al kiu, gravas nur mem la fakto. Ne, estimata, se vi ricevos la pistolon, venkos la justeco, se la bandito — venkos ia maljusto (legu — fashismo, imperiismo, kolonialis-mo). Do, se vi reanalizos la faktojn, vi komprenos, ke nia lando helpas nur al la progresemaj movadoj kaj landoj, batalantaj por la justo, por siaj rajtoj je vivo".

(Aktuale — 3— 197...)

"...Ni ne devas tute ignori SSOD-on, char nur tie dume estas sola oficiala organizajho de esperantistoj en nia lando...

...indas organizi gratulojn flanke de UEA, TEJO, k.s. al la XXV-a Kongreso de KPSU".

(Ei privataj leteroj de SEJM-komitatanoj)

Averjan Ivanovich, redaktoro de instituta jhurnalo, - jen kiun inter viroj Niko plej fidis. Ofte pashtis sin Niko en lia biblioteko - dekmetra chambreto kun la librosvarmo de planko ghis plafono, - konsideru ankau la antaurevolucian altecon kvarmetran, - sidante foje en la supra shtupo de transportebla shtupareto, foje kaurante che subaj bretoj gazetaraj. Mem havanta jam ne magran librokolekton, Niko nun miras, kiarnaniere Averjan Ivanovich kaj lia bonkora Jelena Timofejevna sukcesis aranghi preskau plenan foreston de polvo sur la tuta libroamasego. En la apuda eta gasto- kaj samtempe dormochambro, trinkante fresharoman tilian teon, Niko diskutadis kun la mastro pri la libroj de Babel, Doroshevich, Bulgakov - tiuj libroj shajnis ekzisti nur en chi tiu loga loghejeto.

Ne nur pri la libroj temis, certe. Ofte Niko, rughmiena, asertis pravecon de siaj rakontoj kaj artikoloj, preparitaj por la jhurnalo. Sub la kalvighanta frunto, sub la densaj grizaj brovoj de Averjan Ivanovich du atentaj ridetoj spektadis Nikon. Ofte aprobaj, sed ofte ankau mokaj; tiam atendis Niko post fino de sia monologo trankvilan, iom raukan vochon, la plej konvinkan en la mondo. Cigaredo estis formetata en cindrujon, la ridetoj saltis en la flavgrizajn lipharojn:

- Aha, Nikola. Via Roman rompis la kruron, savante virinon. Do, dum tre nobla ago. Bone ja. Sed, lau vi, li tuj ekridas feliche! Sekve, li estas psike nenormala homo... Chu vi mem (savu vin Dio, certe!) iam spertis frakasitan oston? Ne. Kredu min tiam, Nikola, - vi eble sukcesus ne krii, - se vi havas ferajn nervojn. Tamen, tutcerte, vi ne ridus. Konsent\'? - Niko snufas. - Nu, nu, jen freshaj kukoj pretas, chu ne, Lenok?

Unufoje tamen havis Niko la sukceson sendube gajni la diskuton, kaj ech kontrau tuta redakcio, kvar profesiaj jhurnalistoj. Al Niko, pene verkanta siajn rakontetojn dum pluvaj leningradaj vesperoj, tiu chi kvaropo, verkanta iam ajn laubezone, shajnis almenau geniuloj.

Do, okazis chio, kiam li decidis organizi kurson de Esperanto en la instituto, kaj alportis en la redakcion artikolegon ardan kaj alvokan, duone shtelitan de multaj autoroj, duone plenan da laudoj kaj promesoj.

- Ha! - diris Valentin, lastjara studento de la Universitato, praktikanta en la jhurnalo. - Mi jam legis pri la problemo. Esperanto, certe, estas bagatelajho. Kaj la "flama junul\' kun rigardo brulanta" devas alproprigi, - mentoris li, fumante antikvozan pipon che fenestro, - ke la rolon de internacia lingvo sukcese ludos la rusa kaj la angla, char parolas ilin la plejmulto...

- Tamen, china, hispana, franca! - enmetis Niko, dum Valentin elspiris fumringojn.

- Mesje Nikol\', - samtone daurigis Valentin, - la chinan neniu prenas serioze; la franca kun la hispana pereos en batalo kontrau la angla. Sed pri Esperanto mi persone apenau audis, do, mi dubas, chu ghi vivas entute. Por kio ni propagandu ian mortan artefaritan lingvon en nia jhurnalo?

- Nenion vi scias pri Esperanto, do, ghi estu via kulpo! - apenau kriis Niko, premante la pugnojn.

- En chiuj sferoj, eble krom via veldado, mi posedas pli fundamentajn sciojn ol vi, junulo, - refutis Valentin, pigre eltirinte sian pipon el la busho. - Ankau citajhon mi por vi trovos. Morgau!

- Trankvilighu, kokoj! - admone ridetis Vera Nikolajevna, mezagha grasetulino en okulvitroj. - Mi konfesu, ke mi nenion audis pri Esperanto, tial la pozicio de Valentin shajnas al mi pli firma.

- Ambau ili eraras, - rikanis barbulo Lev Isakovich, - pozitiva historia fluo montras al ni, ke, sendube, la gvidan lokon en la proksima estonto okupos la japana!

Averjan Ivanovich, korektante paghon, shajnigis sin okupita, tamen atente perceptis la diskuton kaj fine levis la kapon.

- Vi, kiel chiam, preskau pravas, estimata Ljovchjo, - ridetis li, - sed la japanan, kiel internacian ni kun vi jam ne ghisvivos lerni.

- Do min, min subtenu, Averjanich! - Valentin apelis familiare, kvazau antikva redakciano. - Ja la Partio instruas, ke la rusa estas la lingvo de interpopola komunikigho, chu ne?

- Nur en Sovetunio, karulo, nur en nia shtato... Mi multon legis pri Esperanto chu en la dudekaj, au en la tridekaj.. jes... - malrapide monologis la redaktoro. - Estis en la jurnalo "Pionerskaja pravda", shajne, ech kurso de la lingvo. Oni skribis tiam, ke ghi estas nome la lingvo por internacia laboristaro - bela ideo de junaj proletaj entuziasmuloj... mi bedauras, ke, eble, en paco sepultita. Tamen mi ne certas.

- Mi alportos la citajhon, - eksklamaciis Valentin. Kaj post du tagoj sur la tabulo por diversaj anoncoj, pendanta en la redakciejo, aperis tajpita eldiro de la fama Paustovskij, asertanta, ke la verkisto foje konatighis kun "tiu vortoshelo, nomata Esperanto kaj nauza por la audo". Estis sur la folieto ankau subskribo de Valentin: "Jen, tenu, esperantisto!"

Niko respondis tuj per tri citajhoj, krochinte sian folion apud tiu de Valentin. Tolstoj, Lunacharskij, Gorkij, kaj la triumfa "Aha!" de Niko. Valentin, iom konfuzighinta, murmuris:

- Nu, Gorkij en la lasta vivojaro ech sur tapishfloretojn vershis akvon...

- Malvenkon, kavaliro, akceptu kun honor\'! - fushkantis Lev Isakovich, kaj Averjan Ivanovich konkludis:

- La artikolego, tamen, vere estas tro. Vi, Nikola, reduktu ghin al taugaj limoj. Almenau trioble. Dum vi faras tion, ni povas lokigi en la jurnalo anonceton pri via kurso. Se ghi interesos niajn progresemajn studentojn (du ruzaj ridetoj el-sub la brovoj), ni aperigos la reduktotan artikolon.

Valentin neglektis, ke la diskuto estas finita; li kripligis la lipojn kaj prononcis, imitante oficialan radion:

- ...fremdaj por nia socialisma moralo kosmopolitaj tendencoj dume ankorau havas la lokon en nia socio... sherco! - ridante aldonis li al la malaprobaj rigardoj kolegaj.

- Eh, Valentin, Valentin, - kapneis Averjan Ivanovich, - naskighu vi kvardek jarojn pli frue - estus vi altgrada potenculo...

Ne shatis li tushi tiun temon. Audinta foje en la redakcio, ke Averjanich estis senkulpe ekzilita, Niko demandis lin pri tio.

- Estis unu el la "aferoj" de Berija, nome tiu "Leningrada". Chu vi audis ion pri ghi? Multaj honestaj partianoj suferis, ne sola mi. Sed, ne enrampu tiun parton de nia historio, Nikola, char vi akiros tro da duboj, senrespondaj demandoj k.t.p. Personoj sen duboj nun faras pli sukcesan karieron ol dubantoj. Ili premos vin chiupashe, des pli pro via pasio, Esperanto, vi havos klopodojn. Mi ne konsilus al vi ankau, inter ni dirante, alighi la partion - la dubantojn oni ne shatas tie.

- Sed, Averjan Ivanovich, chu mi ne sukcesos estis honesta komunisto, kiel vi?

- Sukcesos, knabo, certe, sukcesos, - enpensighis Averjan Ivanovich, - eble partianeco helpos al vi... Mi volonte donos al vi la rekomendon, se vi decidos. Sed neniam forgesu, ke diversaj homoj estas ankau en la partio.

Lian vortojn Niko ofte rememoras chi tie, en Jamburg.


--  作者:mandio
--  发布时间:2009-2-15 10:33:27
--  

CHAPITRO III

"...Mi ne estas kontrau bona interna kluba agado. Komuna kantado, "amika rondo", Esperantujo, "samideano" — tio chi estas bezonata por kreado de bela Esperanto-medio... Sed nuna tasko — praktike realigi la sekvan punkton de la SEJM-regularo: "SEJM agas, kunlaborante kun partiaj, komsomolaj, shtataj kaj sociaj instancoj", — tio, kion ni nomas kutime "Oficialaj instancoj". Ni devas per granda, ofte malfacila, laboro meriti agnoskon kaj oficialighon. Tio signifas, ke ni laboru ne por Esperanto, sed per Esperanto! Mi opinias, ke la slogano de nuna momento devas esti: Per Esperanto — por sociutila laboro!"

(Aktuale—7—197...)

"Proksimighas granda evento en la vivo de nia lando — la XXV-a kongreso de KPSU... La kongreso signas nun chiujn flankojn de la socia vivo, kaj kompreneble ankau ni, esperantistoj, ne devas resti indife-rentaj.

La komitato de SEJM... pridiskutis la demandon pri preparigho de SEJM al la kongreso. Venis pluraj interesaj proponoj.

Antau la kongreso la kluboj, havantaj intensan internacian korespondadon, povas fari ekspoziciojn surbaze de leteroj de progresemaj esperantistoj, ekzemple, pri la temo "Progresemaj esperantistoj pri la pacama ekstera politiko de KPSU kaj Soveta shtato".

Oni ne forgesu nepre sendi salutleterojn kaj telegramojn al la kongreso. En niaj mesaghoj ni evitu nemodestajn postulojn, sed emfazu nian pretecon agi por bono de la socio, plialtigi la porpacan kaj internaciisman agadon.

...Ju pli aktive la SEJM-kluboj efektivigos la iniciatojn, ligitajn kun la kongreso, des pli da autoritato ni gajnos ekster la movado".

(Aktuale — 5— 197...)

- Planu por sabato Narvon, chu-chu? — krias Ol el la kuirchambro. — Denove tra la tuta urbo forestas viando, ovoj...

- Paa-chjo, ko-ko achetu, chu-chu! — ripetas ehhe Vovchjo.

"Chu-chu" estas ilia familiajho; la dikvanga Vovchjo tiel elparolas ghin, ke rido kaj tenero skuas Nikon.

- Ahh, vi, chuchuchjo mia! — krias li, flugante en la kuirchambron. — Certe pachjo achetos. Sed ne en Narvo — en Leningrado.

- Por kio — Leningradon? — Ol demandas.

- Prespermeso... Mi devas tamen ricevi ghin por la agita folio. Ankau al SEJM-konferenco por kelkaj tagoj...

- Audacu, do. Sed magazenojn ne forgesu, amata nia. — Ol vishas la manojn, metas ilin sur la shultrojn de Niko kaj kisetas lin sub la atenta rigardo de Vovchjo.

... Niko ne memoras precize, kiamaniere ili konatighis tiam, en la tendaro. Sed li jhuras, ke rimarkis Olga-n tuj, kiam liberighis de peza tornistro, jam en elektrotrajno. Kutime, se li ekjhuras, Ol rebatas, ke, unue, nenio rimarkinda estis, due, li estis dum tuta vojo al la tendarejo okupata pri senchesaj aferaj paroloj kun iu SEJM-estrarano. Jen tion shi rimarkis, rimarkinte ankau lin.

— Estis tiel, — konstatas Niko. — Sed estus ne oportune tuj salti al nekonata modesta lernantinjo, kvankam blonda kaj simpatia...

Che la unua lignofajro, tamen, ili jam sidis apude. Tute hazarde! Ech la kiso unua okazis che lignofajro. Sed iom poste. Ne, ne dum "jupi-ja", simple...

Antaue, dum koncerto, kiam shi enmanigis kamomilojn al la bardo Jhechjo kaj kisis lian barbozan vangon, Niko apenau eltenis tion. Jhechjo pro siaj kantoj bonshancis kun chiuj knabinoj interkisighi! Niko kantas nur en bona kampanio, kaj ne versas entute. Dio ne donis... Dum tri horoj li, enviante Jhechjon penis elpensi almenau kvar bonajn liniojn. Sensukcese, nenio plachis al li el tiuj elpensajhoj. Do, li decidis legi al Olga versojn de Blok, kiujn li abunde memoris. Feliche, tiujn versojn admiris ankau shi. Chiuvespere post bruaj tendaraj tagoj ili ghissate recitadis la shatatajn versliniojn unu al alia.

Same en tiu vespero ekstertempe ili vagadis en arbareto, recitis, babilis, ridis, spektante erinacon kapti muson che betula shtipo. Ili karesis unu la alian pervorte, permane, perkise. Nur la juna luno povus atesti varmon de iliaj humidaj lipoj kaj felichon de la amantaj okuloj. Ilia fora estonto estis klara por ili samkiel la plej proksima, kaj chio okazis inter ili kvazau jam delonge decidita ago. Nur iom hastis ili en siaj nespertaj karesadoj. Nur incite dancis kandelombroj en la tendo. Nur la vestajhoj malhelpis, do — estis formetitaj... Kaj la mateno, bedaurinde, venis kontrau ilia komuna dezirego, ke iom prokrastighu tiu mateno. Kaj sur la silka sunbruna hauto du blankaj montetoj rompis la spiron de Niko...

Tiel shi ighis lia Ol. Tamen, nur post unu jaro, jam kun la ingheniera diplomo, shi venis al Jamburg. La diplomo restis preskau sentauga, char kelkajn monatojn poste Ol instalighis en ilia unuchambra paradizo por atendi venon de la pisemulo Vovchjo; tiu aperis tute ghustatempe, 4200, blu-verdaj okuloj de Ol, 52 centimetroj kaj la nazeto iom platighanta al pinto. Nome pro la simila nazo la patron oni karesnomis "Anasido".

Mem Niko trafis chi-urbeton pro insista invitado. Invitis Sashka, kies patro estis tie iu altranga "tubero". Invitis varbisto de chi-tiea uzinego "Fosforit". Dum distribuo de laborlokoj inter diplomantoj li atakis Nikon per promesoj. La uzinego akre bezonis junan inghenieron pri veldo, diris li, tial la estroj chion faros por Niko, — li komencis fleksi la fingrojn kalkulante, — kontentigan salajron (140 rublojn por komenco!), bonan chambron en komunloghejo (kun unusola najbaro!), knabinon junan trovos (sherco!), tamen, se Niko efektive edzighos, li tuj ricevos unuchambran apartamenton. Luksaj avantaghoj, — mem taksu, — nur cent kilometrojn ghis Leningrado, nur tridek — ghis la Balta maro, apudas arbaroj, lagoj, fungoj, beroj... Edeno!

Niko interne jam konsentis, sed demandis, chu, interalie, estas en la urbo esperantistoj? Ho, en nia fabela urbo chio estas, — kantis la varbisto. "Oni ne pafas en Jamburg", — jen la proverbo loka, kiu atestas pacan kaj felichan vivon de la urbanoj. Sendube en tiu felicha amaso (kiel vi diris?) — jes, eksperantistoj, shajne ankau troveblas.

La urbeto vere nemalbonas. Antau la dudeka jaro ghi havis la denaskan nomon Jamburg. Klachis aborigenoj, ke la nomo devenas de la rusa vorto "jama" (kavo) kaj la germana "burg" (urbo), sume, do, — "kavourbo". La rubkavo de Leningrado — diris oni, aludante, ke tien chi dum multaj jaroj oni forsendadis shtelistojn, putinojn kaj aliajn fiulojn el la apuda urbego (kie tamen ial tuj aperadis la novaj). Proksimeco de Estonio elforghis la decidon de nova registaro, kaj Jamburg ricevis novan nomon — de la pereinta estona bolsheviko. Neniom ghi shanghis vivon de la urbeto; aborigenoj, fakte, ne akceptis la novan nomon, restis ghi nur oficiala.

Niko ne aprobis la aborigenan version. Por siaj gastoj-esperantistoj li elpensis la propran.

— Jen, — rakontis li, — staris sur tiu loko io pli ampleksa ol vilagho. Se eksterlandaj negocanoj demandis la lokanojn, chu estas vilagho, tiuj fiere respondis, ke ne vilagho, sed Jam Urbo. Eksterlandanoj malbone posedis Esperanton, do, ili kripligis la nomon al Jamburg.

- Sed tiam Esperanto ankorau ne ekzistis! — Ridis gastoj.

- Esperanto chiam ekzistis! — Refutis Niko kaj montris shildon super la bierejo, — jen, legu:

"Nubo"

Li kutimis venigi gastojn al sufiche antikva preghejo, la sola funkcianta en la urbeto. Du aliajn okupis "Fosforit" por stokigi siajn kemiajhojn, destinitajn por lokaj agrikulturistoj. Tamen ili ankau montrendis, char konservighis kelkloke freskoj de la deksepa jarcento; ankau ne chiuj granitaj kaj marmoraj tomboshtonoj estis forigitaj, — apud la preghejoj antau du jarcentoj oni entombigis famajn urbanojn, — kaj vi povus legi pri la "sklavo Dia, negocisto Semjon Kurjakin" au pri la "nobla vidvino de la heroo de Krimea kampanjo, Jevdokia Nefedova". Chiuj chi tomboshtonoj kun krucoj kaj antikvaj chizliteroj kushis dum jarcentoj en la apudpregheja betularo, sed la nigro de polurita shtono aspektis tute fresha.

Ankau al Marina la loko plachas. Ili venas chi-tien foje kun Ol kaj Vovchjo, foje — duope dum oftaj vizitoj de Marina al Jamburg. Marina estas amikino, antikva, kiel tiuj shtonoj, diras Niko. Ol komprenis tion preskau tuj post momenta jhaluzo. Ekde tiam, samkiel antau tio, venadas Marina ilian hejmon, babilas pri diversaj aferoj, elpensadas gajajn ludojn por Vovchjo, kuiras kun Ol ion bongustan. Shiaj vizitoj iom post iom ighis malgranda familia festo.

Jes ja, ili amikas dum multaj jaroj. Niko foje ech senrezulte ghis kolerigho konvinkadis Sashka-n, ke ne sentas al Marina la tradician viran emon.

— Ha, ne povas esti, chiuj ili egalas! — murmuris Sashka...

Nu, la afero fora, sed Marina vere havas ian charmon. Chiuj shiaj sentoj tuj videblas en la grizaj okuloj. Sed nur tie. La vizagho, kiun konataj pentristoj trovis simila al tiu de mezepokaj flamandaj bildoj, la vizagho vere alloga — preskau kvietas silente. La okuloj kapablas memstare ghoji, malami, petoli, sopiri... Antau kelkaj jaroj ili sincere admiris la mondon, kaj la admiro estis transirinta tiamajn shiajn versojn kaj kantojn... Nun shi ne plu amas tiun-chi bizaran socion. Multo okazis....

Ili duope pashas silente al la duonforgesita stacidomo, kie nur du trajnoj aperas dumtage — al Tallinn kaj el. Ili silentas ankau en la polvaj stratoj, kvazau ne maturighis ankorau la rakontendajho. Nur en la betularo trankvila, apud la tomboshtonoj:

- Ni sidighu...

- Li forveturis! — diras shi akute. — Nia fetorujo forpelis lin.


--  作者:mandio
--  发布时间:2009-2-15 10:33:54
--  

CHAPITRO IV

"1. SEJM estas formo de kunagado inter junularaj E-kluboj (grupoj), komunaj E-kluboj au iliaj junularaj sekcioj.

La ce!oj de SEJM estas disvastigo, diskonigo kaj praktika utiligo de Esperanto por propagandi la sovetan ideologion kaj ia kulturon de sovetaj popoloj eksterlande surbaze de la proleta internaciismo kaj paca kunekzistado samkiel por !a ekkono de la vivo kaj kulturo en eksteriando pere de Esperanto.

SEJM bazas sian agadon sur aktualaj decidoj kaj dokumentoj de la partiaj, komsomolaj, sovetaj instancoj kaj edukas siajn membrojn en la spirito de soveta patriotismo kaj proieta internaciismo. (...)

7. La oficiala kaj labora lingvo de SEJM estas la internacia iingvo Esperanto. Laubezone estas uzeblaj ankau aliaj lingvoj".

(El la Regularo de SEJM)

"... En niaj sovetiaj respubiikoj oni inde celebras gravajn datrevenojn de la lokaj (naciaj) progresemaj kulturagantoj, elstaraj filoj kaj filinoj de la nacio. Ni, esperantistoj, povas tion fari ankau pli vaste, ech tut-sovetie. Materialojn, kiujn ni preparas tiuokaze por niaj kluboj, ni povas tajpi en keikaj ekzempleroj, eble ech multobligi per pli modernaj iloj, kaj sendi al tiuj kluboj kaj rondoj, kiuj tion deziras, kun kiuj ni interkonsentis pri intershangho de koncemaj materiaioj".

(Aktuale— 12— 197...)

Amiko Sashka ne sukcesis konvinkighi pri neceso lerni Esperanton dum ilia kvinjara kunstudado kaj kunloghado. Niko ne akceptis tion kiel malvenkon. Sashka chiam estis okupata, chiam fluganta ien. Jen oni lin vidis instrukcii komisarojn por konstrutachmentoj, tamen vi jam ne trovus lin tie — jam li estis che pentristoj, mendanta novajn agitilojn, au en la katedro de sociaj sciencoj, kontrolanta la liston de elpashontoj dum studenta konferenco. La sekalkoloraj haroj, la bluaj okuloj, ankorau la abundaj lentugoj kvazau substrekis demokratiecon de ties posedanto. Tiam li tre plachis al Niko, kaj ili preskau senkverele loghis en unu chambro de komunejo. Foje venadis la patro de Sashka, partia funkciulo en Jamburg. Vane serchinta la filon, li sidis kun Niko kaj kontente grumblis:

— Kuradas ie, aktivulacho! Nu same kiel mi en juno! Se li ech unu ekzamenon fiaskos dum la sesio, montros mi al li la aktivadon!

Tamen chiusesie chio estis finighanta normale. Sashka, neofte preninta lernolibrojn, iamaniere ricevadis taugajn poentojn, ankau stipendion. Kun tiom bona memorkapablo li povus ech la Leninan stipendion akiri, — foje opiniis Niko lautvoche. Sashka nur mansvingis. Ha, travivos li sen tiuj rubloj, papachjo ne avaras dume...

Partianighis Sashka jam en la dua kurso. "Kreski" li komencis ech pli frue, kaj al la lasta studjaro estis atinginta postenon de la dua sekretario de komsomola komitato, firma posteno, cetere, multe helpanta Nikon dum trabatado de diversaj pozitivaj decidoj por la Klubo de Internacia Amikeco.

Ankau en Jamburg li nur du monatojn sidis en la velda fako, poste foriris en la komsomolan komitaton de "Fosforit" kun antauaugurata soci-gvida kariero. Li, tamen, ne forgesis la studentan amikecon, nek la gajajn vesperojn en najbara knabina komunloghejo, nek boatmarshojn kun noktaj fajroj kaj chipa blanka vino, nek forajn konstrutachmentojn en jakutia tajgo. Amikeco ilia dauris. Ol sen troa kolero moketis iliajn neoftajn "rememor-vesperojn" che nepra botelo, nur chiufoje persvadante Sashka-n seriozighi kaj finfine elekti unu el multaj adorantinoj.

— Nu-u, chu kvar estas multe? — ridis Sashka.

Nome Sashka prezentis Nikon al Aleksej Filippovich Udalov, la unua sekretario de uzina partia komitato. Aprobo de la lasta estis bezonata por organizi Esperanto-klubon, por ricevi ejon kaj subtenon de la sindikato.

Graseta, solida, kvardekjaragha lauaspekte, Udalov akceptis ilin kiel gastama mastro. Li nenion kaj neniam audis pri Esperanto, sed zorgis ne elmontri tion, kaj aprobis la aferon, kiam ektemis pri internacia edukado de junularo.

- Bone, tr-re bone, junulo! Tiun chi agadsferon ni dume ne tushis, — kontente, gravmiene li elparolis la vortojn. — Mankis entuziasmulo, — juna, plenforta, — kaj jen vi aperis. Estas bone, ke al ni venas tiaj bravaj novicoj kun supera klero. Aleksandron mi konas ekde la malsekaj vindoj. Ankau la patron delonge — digna viro! Kun vi, espereble ni ankau amikighos, chu ne?

- Mi esperas, — respondis Niko,

- Ankau turisto li estas sperta! — aldonis gravsignife Sashka.

- Chu vere? — ekradiis Aleksej Filippovie. — Ha, rimarkeblas! Firma dorso... Bicepsoj surloke... Chu vi naghistas?

- Ne, mi estas akvoturisto. Mi kanotas.

- Char-rme, junulo! Nikolaj Grigorjevich, chu ne? Do eble ni ech iam kune elrampu pli proksimen al naturo. Komsomola tradicio — vi scias — kun iom da "varmigilo", chu ne?

Tiel aperis Esperanto-kurso en la lernejo, patronata de "Fosforit".


--  作者:mandio
--  发布时间:2009-2-15 10:34:19
--  

CHAPITRO V

Proksimas fino de labortago. Nome tiun chi tagon, sunan kaj sufokan, Niko apenau rimarkis. Ekde la komenco ghis tagmangho li kuradis en velda metiejo — en fumego, en duonlumo. Li konvinkadis veldomajstron Dim Dimich pri nepra bezono de la junto, indikita en desegnajho, pri neallasendo de iu alispeca. Li klarigis al du veldistoj kelkajn ligojn, apenau videblajn en la desegnajhkopio. Li ech mem iom veldis, gajninte laudon de la brigadestro Prasolov. Tamen, unu hazarda sparko falis sur la sintetikan pantalonshtofon; en tiu bracho, do, restis nigra trueto — eh, insultos Ol pri ghi...

Niko fintrinkis jam la trian glason da teo. Kulpas la "fisha tago" — dum jhaudoj en la uzina manghejo akireblas nur fishajhoj. Pro tiu, do, trosalita vosto de mintaj-fisho kun same salita terpomajho li trinkemas dum tuta posttagmezo. Nu, tamen. La desegnajhoj estas jam kolektitaj kaj kashitaj shranken, krom unu, nefinfarita, kiun Niko streche okulumas sen forto kaj sen emo pensi pri ghi. Nur sola penso zorgigas lian kapon: tuj post la fina sonoro li veturos en la urbon, saltos en universalan magazenon por acheti novan naghpantaloneton, kaj — kun Ol, kun Vovchjo, jes, — al la rivero! Sed...

- Nikolaj, al telefono! — vokas la kolego Viktor Ivanovich.

- Kolenjka, knabo mia! — miele diras la auskultilo. Estas Zinaida Albertovna, partiestrino de la fako. — Kolenjka! — mielvershas shi. — Supozeble vi planis naghi post la laboro, chu ne?

- Vi pravas. Kiel chiam vi plene pravas, Zinaida Albertovna, kaj mi admiras tion, — malghoje respondas Niko. — Chu io serioza?

- La kontrolanto venos, Kolenjka. Hodiau estas la dua jhaudo. Mi jam avertis la homojn... ankau vian Viktoron.. Do, prokrastigu la riverumadon, Kolenjka. Por mi. Lastfoje en la lernojaro. Chu?

- Malchu! — murmuras Niko kaj akurate metas la auskultilon.

- Kaptighis ni, Viktor Ivanovich, — morne proklamas li. — Partia lernado!

Al tiu chi okupacho Zinaida Albertovna svatis Nikon antau jaro, kiam pensiulighis la eterna faka propagandisto, ekskolonelo Matejchuk. Shi vokis la freshbakitan pensiulon kaj Nikon al la partia kabineto kaj komencis mielvershi kutime:

- Kolenjka, vi bone konas kamaradon Matejchuk, ankau vi, karestimata Vasilij Aleksandrovich, konas la junulon, do, transdonu al li la raportan revuon, la taglibron... la liston de auskultantoj... ankau la "koncizan kurson". Kaj klarigu chion, chu vi komprenas? Li ne kontrauos.

- Kion klarigi? Kion mi ne kontrauos? — mire balbutis Niko, sed la partiestrino nur glatis lian shultron kaj forkuris.

- Kion klarigi, kion klarigi... — grumblis kamarado Matejchuk. — Ne infano vi jam estas, do kelkaj vortoj sufichos. Vi antaunelonge finis instituton.

- Jes... — konfirmis Niko.

- Vi ankorau ne sukcesis forgesi la historion de nia partio.

- M-mm, — diris Niko.

- Do vi kapablas rakonti ghin al komunistoj de la fako dufoje chiumonate — la duan kaj la kvaran jhaudon.

- Ne kapablas, — imitante ordonsimilan vochon de la ekskolonelo, diris Niko. — Mi jam havas partian taskon, mi laboras kun infanoj en la patronata lernejo.

- Ne gravas, — preterlasinte au ne kompreninte la mokimitadon de Niko, plu grumblis Matejchuk. — Mi ne diris la chefan sekreton. Nek viaj auskultantoj, des pli ne vi mem bezonas tiun rakontadon. Char dum pluraj jaroj ili jam audis la refoje ripetatan "Koncizan kurson pri historio de KPSU". Sed la partia statuto postulas konstantan lernadon de chiu komunisto. Do la partia lernejo devas funkcii.

- Chu ghi estas sekreto? — mire gapis Niko.

- Ne hastu. La sekreto estas jena. Vi organizas lecionojn pri la historio de la partio nur, kiam la uzina partkomo avertas, ke venos kontrolanto. Tiu aperas ne pli ofte ol dufoje dum la lernojaro. Pri chio cetera ne zorgu — Zinaida mem kolektos la auskultantojn kaj mem verkos la raporton. Jen la paperoj.

Li shovis al Niko dikan paperujon kaj iris for. Kaj vere nur unu fojon autune signalis Zinaida Albertovna. Lau tiu signalo venis al la partkabineto dekduo da oscedantaj homoj, ankau nekonata virino el la urba komitato, kaj Niko rakontis al ili sufiche vigle kaj kontinue pri la dua kongreso, kiam la partio disighis je "bolshevikoj" kaj "menshevikoj". Nun do estis la dua fojo.

En la partkabineto Nikon atendas ok komunistoj. Char li venis kun Viktor Ivanovich, — estas jam dek. Sidas chiuj silente. Suno jam foriris al okcidenta flanko de la konstruajho, do en la kabineto kun ovritaj vazistasoj regas agrabla ombra malvarmeto. Kaj enuo. Chiuj plu sidas. Post kvaronhoro aperas en la kabineto Zinaida Albertovna.

— F-fu! — diras shi. — Kolenjka, kamaradoj, — vi estas liberaj. La kontrolanto ne venos.

Niko ekspiras facile kaj komencas kunmeti la paperojn. Sed subite la olda korpulenta Prasolov proklamas basvoche.

- He, ne, kara Zina! Nenien ni foriros. Vi kunvokis la homojn, do rakontu ion. Mi shatas ripozi chi tie. Dorrneti!

- Jes, jes! — sonas kelkaj vochoj. — La busoj jam estas foririntaj en la urbon. La sekvaj venos post horo.

- Kamaradoj! — konfuze diras la partiestrino. — Jen Nikolaj Grigorjevich al vi rakontos... e... e, pri Esperanto. Estas lia granda hobio! Sed min invitis Udalov, mi devas iri, — kaj shi malaperas transporde.

- Nu, eku pri Esperanto, Kolja! — invitas Viktor Ivanovich. — Ni chiuj scivolas, kun kio oni ghin manghas?

- Volonte, — diras gaje Niko. — Tiun chi temon mi tuj aranghos por vi, — Li iom pensetas kaj demandas:

- Jen vi, Andrej Konstantinovich, diru, kiun fremdan lingvon vi posedas?

- Eku, eku, sed min ne veku! — malkontente grumblas Prasolov, batita de sia najbaro. — Neniu lingvon mi posedas, krom "Hende hoh".

- Nu jen... — suspiras Niko. Li apogas sin ambaumane sur tablon kaj kun rideto daurigas. — Mia avo estis kamparano en tute malgranda kaj fora vilagho. Li ankau posedis neniujn lingvojn fremdajn. Sed Esperanton — jes.

- Ha, sed por kio bezonis tion via estimata avo? Chu por sterkon renversadi? — Mokridas kalva, pufvanga ekonomiisto Sadrunov.

Niko incitighas, sed de ekstere neniel montras tion.

— Mia avo ellernis Esperanton antau la revolucio. En la germana tendaro por militkaptitoj. Esperantistoj helpis al li fughi. Poste li partoprenis la civilan militon, kaj post la milito havis multajn korespondamikojn. En multaj landoj... Tamen, chu iu scias, kio estas Esperanto?

Evidentighas, ke krom Viktor Ivanovich, kiun Niko satinformis dum komuna desegnado en la fako, neniu scias. Do, Niko kure komencas ekde la Babelturo ghis la tempo nuna. Li rakontas anekdotojn kaj faktojn pri lingva hhaoso. Li prezentas nomojn de la eminentuloj, simpatiintaj al Esperanto. Li skize rakontas la gramatikon, aludas pri la vortoj, kiuj ighis plene internaciaj, kaj proponas traduki el Esperanto. Shajnas, ke chiuj akceptas la ludon.

- Ha-ha! Soldatoj brave marshas! Samkiel che ni! — miras rufa veldisto Pribilihh. — Mi jam komprenas Esperanton, aha! Chu mi povas korespondi kun... kun franca belulino?!

- Ankau kun la franca, — asertas Niko. — Ech kun multaj belulinoj. Nur la lingvon ellernu. Du-tri monatojn, kaj mi garantias, ke vi sukcesos.

- Sed kun kiu mi korespondu? — demandas serene la sola virino inter ili, arkivistino Vera Nikolajevna. — Mi estas jam ne juna, kaj mi shatas lirikan poezion. Tion nemultaj shatas.

- Onjo Vera, ne chagrenighu, — konvinkite diras la rufulo. — Niko trovos por vi la lirikeman avochjon, tian dian leontodon ie en Sudameriko!

- Nu, kial do nemultaj shatas lirikon? Vi ne pravas, Vera Nikolajevna. Jen auskultu, kiel sonas Pushkin en Esperanto:

Mi amis vin silente, senespere,
Jhaluz\' kaj tim\' turmentis ofte min.
Mi amis tiel dolche kaj sincere

Chu povas iu tiel ami vin?

Niko ripetas la samon en la rusa kaj ech aplaudojn gajnas. Sed subite levas vochon la kalva Sadrunov.

- Jes, kamaradoj, chio estas tre loga kaj interesa. Sed diru, Kolja, de kiu nacieco estas la autoro de Esperanto, tiu, kiel vi diris... Zamenhofff?..

- Mi ech precize ne scias... — Embarasite respondas Niko. — Chu tio gravas? Eble germano.

- Sed eble judo? — Plu demandas Sadrunov.

- Eble judo, — simple respondas Niko.

- Ha, do tio tre gravas. Vi estas juna, do eble vi ne scias. Sed mia patro, estu la tero por li lanugo, diris, ke judoj volas regi la mondon. Li legis tion ie en oficiala libro. Do, se ni lernos Esperanton, kaj se chiuj lernos Esperanton, tio pliproksimigos judojn al la regado! Jen ruzajho, chu ne?

Tiun demandon Niko ne atendis. Li iomete prokrastigas la respondon, sed jen — trovas la ideon.

- Semjon Iljich, chu vere vi volas regi la mondon? — Demandas li la libroteniston, oldan lipharulon kun ampleksa nazo.

- Ne, mi solene rifuzas regi la mondon, — prononcas lace la librotenisto. — Sed Mishka Sadrunov estas sovaghulo!

Iel tiel sonas la prononcitaj vortoj, ke ridego ekskuas chiujn.

- Kial vi ridas? Kial vi ridachas? — krietas Shadrunov, vishante sian kalvajhon. — Mia patro, jen, paradizon donu al li dio...

- Lasu vian patron ripozi en paco. Ne chion li bone komprenis, do ankau vin li fushe instruis, — basas Prasolov.

Sed Niko malkvietas. Li rigardas chiujn larghokule kaj parolas plu.

— Kamaradoj! Ja ankau ni havas iajn idealojn! La idealojn de monda frateco, ne de monda regado. La internaciismon proletan, chu ne? Chu vi ne kredas tion? Ja kanajlo au bonulo povas esti homo, sed ne tuta nacio — rusa, tatara, hebrea! Ja kiel ni komprenu: hom\' al hom\' estu amiko, kamarado kaj frato?! Ja...

- Uhh! — minace mansvingas Prasolov super la kalva kapo de Sadrunov. — Jen, la knabon ofendis! Krachu, Kolja, ni komprenis, ke via Esperanto estas digna ajho.

Sed Shadrunov-on mi morgau iom klerigos en la fakejo, — diras Semjon Iljich.

- Voku min, mi helpos, — grumblas Prasolov, pene levanta sian pezan korpon de sur la segho.


--  作者:mandio
--  发布时间:2009-2-15 10:34:46
--  

CHAPITRO VI

"Chu ni ne rekomendu al la kluboj gratuladi apartajn famajn personojn okaze de iliaj jubileoj, promocioj, ornamoj per ordenoj, medaloj k.s. (verkistojn, shtatajn gvidantojn, sciencistojn k.s.)?

En klubo povas esti respondeca persono, kiu faru tion lau gazetaraj informoj, lau diversaj aliaj fontoj..."

(El privataj leteroj de SEJM-komitatanoj)

"Skribis la fama poeto: Kara B. G! Kun ghojo mi akceptis Vian donacon. Mi estas dankema al vi. Mi scipovas ia hispanan, !a italan, kaj mi esperas, Espe-ranto ne estos malfaciia por mi. Kun estimo, Jevg. Jevtushenko. (B. G. Kolker sendis al Jevtushenko sian iernolibron).

(El informletero "Kurte ")

Certe, pri Soljhenicin sciis Niko; nemulton, tamen. Iam en la biblioteko de Averjan Ivanovich li trovis "Unu tagon de Ivan Denisovich", la "Roman-Gazeton" de la sesdekaj jaroj. Li ne legus ghin, char la vizagho de autoro en la kovrilpagho ne ekplachis al li. Tiu vizagho shajnis tro ofendita, ech malica. Nikon logis multaj substrekitaj lokoj kaj marghenaj komentoj de Averjan Ivanovich, semitaj tra tuta novelo. Dum unu vespero Niko ensorbis chion: la nekutiman tekston kaj la logikajn komentojn. Unu eksekzilito perceptis la alian, — sen ravo, aferece, — foje aprobante, foje korektante au aldonante fakteton tre gravan. Niko subite trovis, ke ankau por li estis proksima kaj komprenebla tiu Ivan Denisovich, honesta rusa mujhiko, en sia chiumomenta lukto por resti vivanta, kaj, samtempe, ne perdi la dignon en ekstremaj kondichoj de koncentrejo. Same mi agus, — Niko agnoskis por si mem.

Grigorij Ajratov, la patro, instruisto de vilagha lernejo en Suda Uralo sentis la devon transdoni sian profundan estimon por kamparanaj manlaboroj al chiuj gelernantoj kaj, unuavice, al Niko, la plej agha inter kvar gefiloj. La hereditaj mallongaj potencaj fingroj de kamparano ghenis Nikon nur iam, kiam li sen rimarkebla sukceso studis gitarludon. Chiujn mastrumajn laborojn ili kutimis plenumi rapide kaj lerte. Niko, lau aserto de chiuj hejmanoj, similis la avon Artjom, kiu estis vera kamparano, konservinta en la vizagho multajn trajtojn de sendubaj praparencoj el apudvolgaj tataraj gentoj.

La romantikan historion pri esperantistigho de la avo en germana koncentrejo por militkaptitoj pere de unu franco apenau kredis auskultantoj, antau ol Artjom estis montrinta cikatrojn de la kuglo "dum-dum" en !a dekstra brako. Reveninte el la Rugha Armeo kun la cikatroj, kun la historio pri sia esperantistigho, ankau kun ordeno, ricevita jam en 1921, Artjom Ajratov vere ekkorespondis kun esperantis-toj en Francio, Britio, Hispanio... Nome lia korespondado kauzis ies denuncon pri spionado, senditan al loka filio de NKVD en la damnita tridek oka. Artjomon savis la amiko, kolhhoza prezidanto, kiu sukcesis konvinki la chefan inspektoron de loka NKVD, ke la kamparano Artjom Ajratov post liberigho de militservo, do, ekde la mil naucent dudek kvara neniam forlasis la vilaghon kaj ne posedis shtatajn sekretojn. Artjom tamen estis devigita konsenti kun la "insista rekomendo" pri chesigo de chiuj korespondligoj kun eksterlando. En vero, li ne uzis la internacian lingvon ghis naskigho de la unua nepo, kiun li komencis instrui, onidire, jam dujaran. Almenau mem Niko opinias, ke Esperanton li posedis chiam.

Estinte eble kvar- au kvinjaragha, — memoras Niko, — li audis rakontojn de la avo pri la glora Stalin, pri la fiulo Berija kaj pri milionoj da honestaj komunistoj, suferintaj pro la lasta. Poste gazetaro skribis dum iom da tempo, ke Stalin ankau estis malbona homo. Iom poste li denove bonighis, kaj nunternpe Niko rimarkis, ke ighis ech moda inter shoforoj de sharghautoj krochi portreton de Stalin al la antaua vitro. Cirkulis onidiroj, ke al la tridekjarigho de la Granda Venko rericevos sian nomon la urbo Stalingrad...

Kaj nur Soljhenicin insistis, ke Stalin estis tirano, ech pli — ke ne finighis la tiranio, sed dauras ghis nun. En "Izvestija", la abonata jhurnalo, Niko legis, ke pro la kontrausovetia agado Soljhenicin estis pelita el Soveta Unio. Kvankam la tuta familio estimis la Generalisimuson, ech la panjo, kiu diradis, ke "Nikita" estas kuragha nur kontrau la mortinto, Niko neis la familian opinion pro du kauzoj.

Unue, char de chehha korespondamiko venis valora donaco — "Esperanto en perspektivo"; en tia enciklopedia libro Niko trovis la chapitron pri persekutoj kontrau esperantistoj. Pensis Niko: ja ankau kontrau la avo, kiu tamen chion chi pravigis, kiel bezonon defendi la shtaton kontrau spionoj kaj akceptis kiel aferon naturan.

Due, char estis Marina. Shi rakontis pri "disidentoj", persekutataj en Leningrado kaj ne nur tie. De shi Niko audis pri tiu mistera "Arkipelago Gulag", kiun kondamnis unisone chiuj jhurnaloj de la lando.

- Chesu paroli pri tio! — fojfoje petis Niko. — Al mi shajnas, ke vi kvazau min akuzas.

- Auskultu, kamarado komunisto, auskultu, — amara rideto substrekis la vorton "komunisto", — vi devas esti informita de ambau flankoj por mem elekti la veron.

Shi venigis sufiche legeblan kopion de "En la cirklo unua". Ghin donis al shi la Instruisto. Por du tagoj nur. La libro sufichis por ke la ideologia vundo en la animo de Niko kresku ghis doloro kaj turmento. Niko ne sciis, kion fari kun tiu vundo. Ja li honeste mem venis en la partion, samkiel multaj aliaj, bonaj homoj.

Sed ja ne, shi ne diris, ke li estas fiulo; li nur komprenu, kie kaj kiam nestighis plago en la partio kaj ne partoprenu la maljustajn agojn!

Tamen li neniun maljuston faris. Kaj el la partio li ne emas fughi. Mem anighis — mem foriros. Kiam ekkonscios la neceson de tiu pasho... Sed nun, ekzemple li povas uzi la partianecon por egalrajte defendi sian opinion. Ekzemple — oni en Smolnij shin ne enlasos, sed lin — kun la partia bileto — libere. Tie li povas ricevi gravajn informojn...

— Kiel Shtirlic! — ridas Marina.

Tamen, la Instruisto. Shi amis lin — Niko jhaluze notis tion. Ankau li certe rimarkis. Nur idioto ne rimarkus tiun ravon, tiun inspiron, aperantan en chiu shia moveto, chiu rigardo, se li apudis. Certe, li dignas tiun amon, pensis Niko, venanta Leningradon speciale por audi liajn prelegojn pri la okcidenta literaturo.

Tiuj prelegoj estis fabelaj! La Instruisto, eniranta auditorion kun ununura libro por prezento, tuj kvazau ensorchis gestudentojn, chefe junulinojn — tute kutiman auskultantaron por lingvoscienca fakultato. Per lauta klara baso la altstatura viro rakontis egale charme kaj kredinde en la rusa, la franca, la hispana. Li recitis parkere majestajn madrigalojn, konvene pauzis che ridindaj lokoj, apenau pli ol du- au trifoje malfermante la alportitan libron dum prelego. Laboro de lia cerbo shajnis videbla, la nigra krispa hararo rebrilis kaj depost ora rando de okulvitroj ankau Nikon atentis la profundiranta rigardo.

Shin, sian plej talentan aspirantinon li, lau opinio de Niko, ankau amis, sed ghi estis patra amo — karesa kaj tenera. Shajne nur pro tio, ke Nikon prezentis shi, li kun simpatianta rideto premis la manon de Niko:

— Stranga estas vi, Nikolaj. Modernaj teknikistoj neofte tiom scivolas pri lingvo kaj literaturo. Tamen, via strangeco estas laudinda!

Nur antau kvar monatoj shi, charma en sia okulkaresa felicho, prezentis al la plej impona auditorio en la Domo de Verkistoj perlojn de Esperanto-poezio. Certe, dank\'al li okazis tiu evento, tute nekutima por leningrada publiko, dank\'al impono, kiun li sentis al Marina. Multis demandoj de veraj profesiuloj — famaj verkistoj kaj tradukistoj, abundis aplaudoj. Ankau Niko feliche aplaudis inter la cheestantoj...

Nun shi ploris. Ghene, kontrauvole. La unuan fojon Niko vidis shin plori. Jam dum pli ol jaro, — rakontis kun larmoj Marina, — dum pli ol jaro oni kashe observis lin, havantan unun el la unikaj manuskriptoj de "Arkipelago Gulag". Kaj ne nur lin, ankau aliajn. La samaj oni nun devigis lin forlasi la landon.

En julia blua chielo, super la Jamburga preghejo trankvile shvebis kolombaro. Cent kilometrojn for de chi tiu trankvilo, for de la silenta knabina ploro, en la polva sufoka urbego la stulta potenco estis okupata pri ruinigo de unu el la plej prudentaj literaturaj edukejoj. Ties gvidanto, pelita for el sia patrolando, flugis nun okcidenten per avio. Dumtempe estis barbare neniigitaj liaj libroj, la literaturaj esplorajhoj, havantaj nenian rilaton al la kauzo de lia forpelo. Cetere, nenion malhonestan li faris, subtenante la verkiston, kiun malamas la oficiala shtata mashino. Sed, forpelinte sian malamaton, tiu mashino fakte detruis au vundis la sorton de chu ne ducent liaj lernantoj! Pro kio — bruligi la lernilojn — jen kion ne povis kompreni Niko.

Marina estis inter tiuj du centoj, sed shia malfelicho, shia doloro estis jen tie chi, apude, kaj shajnis la plej grava, la plej ofenda por Niko. Kion li devus diri por iom trankviligi shin?

- Marinka, — Niko tenere tushis shiajn harojn, — li ne mortis, ne pereis. Li revenos. Vi devas daurigi vian, kaj lian aferon!

- Kiu tion bezonas chi tie? — Singulte elspiris shi.


--  作者:mandio
--  发布时间:2009-2-15 10:35:21
--  

CHAPITRO VII

"Ofte ni surpaghe de jhurnaloj, en prelegoj, konversacioj kaj aliloke mencias pure movadajn terminojn. Bedaurinde, fojfoje por ili estas donataj netrafaj rusaj ekvivalentoj, kio ne utilas por nia afero. Chi-sube mi proponas kelkajn akceptindajn ekvivalentojn por ghenerala kaj unueca uzado:

Sovetia Esperantista Junulara Movado (SEJM) — Sovet molodjojhnihh esperantistskihh klubov SSSR;

delegito de UEA — predstavitel Vsemirnoj Associacii Esperantistov;

oficialaj instancoj — partijnije, komsomolskije, profsojuznije, sovetskije instancii;

E-kurso — krujhok po izucheniju esperanto;

samideano — tovarishch..."

(Aktuale — 9—197...)

"— Pri la laboro de esperantistoj en la artikolo "Por amikeco kaj paco" skribis la loka jhurnalo "Darbas" (speciale pri korespondado kaj ekspozicio de infandesegnajhoj). La vorto "esperanto" tie mankas; lau la redakcio, oni ne rekomendas ghin uzi.

— Felietono "Esperanto" kun krudaj kalumnioj kontrau E. kaj Zamenhof aperis en la distrikta jhurnalo "Leninskoje znamja".

(El la informilo "Kurte")

Afabla vicdirektoro de la lernejo apenau kredis, ke venis jen junulo por senpage gvidi ian, shi ech ne interesighis kian, rondeton por lernejanoj. El trideko da adoleskuloj, agititaj de Niko, al fino de la kurso restis nur ok, tamen — bonegaj geknaboj! Jarfine Niko jam konis chies gepatrojn; tiuj, ghentile salutante lin che renkontoj, kontentis, ke iliaj infanoj ne vagadas dum vesperoj, sed okupighas pri la afero — dankon, multajn dankojn!

Somere... ho, somere la gepatroj miris ech pli, kiam la infanaro eklaboris por monato en "Fosforit" kaj, je la mono perlaborita, forvojaghis el la hejmo al la proksima Estonio. Ahh, kia somero ghi estis! La maro, kiun ili unuafoje ekvidis kaj ekghuis, rave saltante chirkau Niko en varmeta vespera ondaro. La fajraj vesperoj, la kacho, kuirita memstare la unuan fojon en la vivo. La pashtado tra helaj chebaltaj arbaroj, plenaj da nuksoj, vakcinio, mirtelo kaj frambo. Kaj finitinere, la Esperantujo — rava, multimpresa SEJT. Ghin chiu el la geknaboj priskribis (ne — prikantis!) en la postferiaj ekstemporaloj. La vicdirektorino montris tiujn al Niko, kaj ili kun plezuro legis la admirindajn infanajn sincerajhojn. Tiuj unuaj kursfinintoj, lia ghojo kaj fiero, ighis kerno de la klubo, aperinta iom poste.

Jes, la knabinoj iom jhaluzis, kiam li venigis Ol. Shi shajnis samaghulino egala al ili, kial do shi havu pli da rajtoj je ilia komuna Niko!? Post semajno chio denove venis al plena ordo, dank\'al konforma konduto de Ol. Ankorau iom poste la infanoj gaje dancis, kantis, kriis "Amare!" en la edzighfesto. Ankau Sashka cheestis, alportinta gratulleteron de la partia komitato, subskribitan de Udalov, kaj uzinan donacon por la novgeedzoj — luksan kristalan vazon. Ehh, belaj tagoj estis!

Ech la urba jhurnaleto, tute senviva kompare al tiu instituta, aperanta sub pompa titolo "La vojo al komunismo", reehhis pri agado de la klubo per artikolo "Leporeto Stepashka parolas kun tutmondo", Presita estis ech ilia emblemo: la heroo de la plej shatata porinfana televida programo, leporeto Stepashka kun steleto surbruste. Rakontinte chion al la kolego-jhurnalistino (ja ankau li iam amatoris), Niko neniel atendis ian plagon pro tiu artikolacho. La plago, do, venis neatendita.

Antau semajno Niko finfine konvinkis sian antikvan konatulon, fametan leningradan filmreghisoron Zolotarevskij, prelegi pri Esperanto en Jamburg. Bochjo Zolotarevskij postulis nenian pagon, nur ke estu oportuna hotelchambro kaj la invito estu almenau duone oficiala. Niko tuj kuris al Sashka — li petu Udalov-on subskribi oficialan invitleteron de "Fosforit". Ja ne nur pri Esperanto povus prelegi la leningrada gasto.

— A-a, bagatelo! — diris Sashka. — Jen la blankfolio, tajpu la leteron mem. Mi iros al Udalov por subskribi.

Niko instalighis che tajpilo, kaj post dek minutoj Sashka jam portis pretan leteron. Revenis li preskau tuj, strangmiena, ech iom timigita.

Ne subskribis! — diris li. — Nekompreneble. Vershajne, io okazis. Chu vi scias, kion li diris al mi? Li diris: "Misiistojn ni ne bezonas!", kaj... — Sashka eksilentis, char Udalov ankau diris, ke la afero estas serioza, kaj ke la patro parolos kun Sashka pri ghi hejme.

- Kion kaj? — senpaciencis Niko.

- ...kaj... kaj... kaj ne subskribis. — Finis la frazon Sashka.

- Do, mi mem iros al li, — decidis Niko.

- Provu. Sed li vin ne akceptos.

- Mi iros morgau dum liaj akceptohoroj. Li devos min akcepti... Tamen, bonus ekscii, kio okazis. Chu pere de via pachjo?

Sashka englutis aeron, kvazau sufokighante:

— Nu certe... Mi demandos. Se ne estas granda sekreto...

Hejme ech sen demandoj li ricevis "edukhoron", kiel shatis diri la pachjo. Sashka provis ion jelpeti kontrau la asertoj kaj avertoj, fluantaj torente al li, sed, kiam la pachjo aldonis, ke aliokaze ech li ne sukcesos savi la karieron de Sashka, tiu konsentis pri chio. Tiu "edukhoro" restis ekster scio de Niko; li nur sukcesis eltiri el Sashka, ke la obkomo telefonis, malrekomendinte propagandi Esperanton.

Udalov kvazau atendis Nikon. Sed jam mankis la troa afablo kaj ravo pri "aktiva junulo" en lia rigardo. Post saluto de Niko li ekparolis sekete, klininte la kalvajhon:

— Jes, Nikolaj Grigorjevich, mi scias pri viaj bezonoj. Kiom da jaroj havas via filino? — ahh, pardonu, filo... Nu, jen kia li jam estas granda! Certe, vi estas nia aktivulo kaj ni devas helpi al vi per duchambra apartamento. Sed apartamentojn prizorgas la sindikata komitato, tie estas oficiale registrita vico, chu vi scias? La partia komitato ne povas, — sed la karakterizon ni certe subskribos. Tio hel pos.

Li parolis glate, malrapide, sed senpauze, ne donante al Niko ech momenton por respondi. Tamen Niko igis sin finauskulti chion trankvile.

- Aleksej Filippovich, mi venis al vi ne kun privata afero. Mi volus paroli pri nia klubo de internacia amikeco, — diris li fine.

- Mi akceptas hodiau nur la homojn kun privataj demandoj, — gravmiene prononcis Aleksej Filippovich, — afablu trovi min morgau, kaj ni parolos pri via klubo.

- Aleksej Filippovich, — insistis Niko, — ankau mi estas komunisto, do mi rajtas veni en la partian komitaton iam ajn. Mia afero estas grava por multaj, sed la tempon prenos de vi ne multan.

- Ahh, tiu nuntempa junularo! — altigis vochon la partiestro, aktore levante la brakojn kaj la okulojn al kristalaj gutoj de lustro. — Ja krom vi estas la vizitantoj. Ili atendas trans la pordo. Kun personaj, sed ankau gravaj demandoj, chu ne?

- Neniu atendas, Aleksej Filippovich, absolute neniu, — plenkonfide informis Niko.

- Jen tiel? Charme, charme... Do, auskultu min, Nikolaj Grigorjevich. Vi estas ankorau juna. Via tamen estas komunisto kaj vi studis la statuton de nia partio. Vi konas, au almenau devas esti konata kun la principo de demokratia centralismo, la chefa organiza principo de la partio, chu ne?

- Sed kian rilaton... — komencis Niko, dum Udalov daurigis dolche:

- Auskultu, auskultu, mi chion memorigos al vi! Lau tiu chi principo vi devas obei la partian disciplinon. Vi devas plenumi la jam akceptitajn decidojn de superaj partiaj instancoj, chu ne? Ne interrompu min! Do, Leningrada obkomo ne aprobas troan intereson al la artefarita lingvo Esperanto.

- Mi ne vidis tiun dokumenton, — diris Niko pace. — Chu vi povas montri?

- Ne chiuj partiaj dokumentoj estas montreblaj; ekzistas ankau sekretaj, por interna uzo. Cetere, chu vi ne kredas al mi? Jes, kara mia, vi faras ankau utilajn aferojn. Jen, vi raportas, ke per Esperanto la klubo propagandis novajn porpacajn iniciatojn de la soveta shtato. Belege! Vi rakontas al viaj eksterlandaj korespondamikoj pri la avantaghoj de nia justa socio por niaj civitanoj kompare al subpremo de la kapitalisma ordo. Bone. Sed ankau eksterlandanoj rakontas al vi kaj al viaj klubanoj pri sia vivo. Chu vi estis eksterlande? Ne, vi ne estis tie. Kion vi povas kompari? Ankau viaj klubanoj ne estis... Kredu min, junulo, la falsaj ornamajhoj de kapitalisma socio povas delogi vin, nespertajn. Des pli, nuntempe aperis tiel nomataj disidentoj — chu vi legis pri tiuj? Ne interrompu. Ili lupe malamas la patrolandon, ili estas perfiduloj. Ekzemple, Soljhenicin dum la milito kunlaboris kun Gestapo!

- Jen tion mi ne audis, — levighis Niko, — sed kian rilaton...

- La plej rektan, kara mia! Esperanto estas antautempa kaj malutila por nia socio. Bedaurinde, nin chirkauas malamikaj potencoj! Sed via klubo de internacia amikeco... ghi funkciu. Vi povas korespondi en Esperanto kun amikoj de nia shtato. Sed la chefa via tasko... Chu vi scias, ke en nia uzino laboras reprezentantoj de tridek du nacioj? Kolektu ilin. Instruu al ili internaciismon kaj la disfloron de la liberaj nacioj en Soveta Unio. Jen la chefa tasko.

- En nian klubon venas chiu deziranto, sendepende de nacieco. Ni havas kartvelojn, rusojn, ukrainojn, estonojn, hebreojn... Ne gravas nacieco — chiuj ni amikas!

- Sed vi chiuj jam havas komunan lingvon — la rusan. Uzu ghin por viaj amikaj kunvenoj.

- Nin kunigis nome Esperanto, Aleksej Filippovich!

- Mi ripetas al vi, ke nian sovetian popolon unuigas nia shtata lingvo! Chu vi ne pensis pri jeno: instruante vian Esperanton vi humiligas rolon de la rusa?

- Miskompreno! Studado de Esperanto ghuste plibonigas posedon de la rusa, ankau faciligas studadon de chiuj fremdaj lingvoj. Ghi vekas intereson al lingvoj entute! Jen!

- Tro aroga vi estas, Nikolaj! Ni chesu tiun diskutadon. Via klubo laboru, ni ne planas fermi ghin. Helpon petu de la sindikato — estas ilia sfero. Sed memoru: vi, kiel komunisto, respondecas pri chio. La unua malagrabla okazo portos tre gravajn sekvojn por vi persone!

— Mi pretas respondeci, dankon, — respondis Niko kaj eliris.

- Aroga bubo! — Udalov prenis naztukon el jakposho, vishis la kalvajhon. — Ankau la familinomo similas tataran... — li premis la butonon por sindikomo:

- Afanasij Matvejevich, karulo... ial vocho via ne plachas al mi hodiau... chu nazkataro? Jen, mi divenis! do, aperu post la sesa en nia sauno, mi vin kuracos... jes, ankau ducent gramoj ne malutilos. Kaj por babileti estas interesa temo — pri Esperanto...


--  作者:mandio
--  发布时间:2009-2-15 10:35:51
--  

CHAPITRO VIII

"...Mi opinias, ke sukceso de nia Esperanto-klubo, subteno flanke de preskau chiuj oficiaiaj instancoj, ech de la regiona partia komitato, estas precipe tial, ke ni prezentas ghin kiel Esperanto-klubon de Internacia Amikeco (EKIA), sed ne reklamas, ke la kiubo disvastigas la lingvon Esperanto (kvankam, kompreneble, ni tion faras, char sen tio la klubo ne povas funkcii). La oficialuloj scias, ke ni okupighas pri la lingvo, sed ne kontrauas, char ili komprenas, ke ni devas plibonigi nian lingvoscion kaj plimultigi niajn vicojn.

Tial mi proponas, ke chiuj Esperanto-kluboj nomighu por oficiaiuloj nur kiel EKIA, char nia "para" nomo — Esperanto-klubo — al ili ofte ne estas komprenebla kaj ne plachas. Lau mia opinio, tiu malgranda ruzo donos grandan utilon".

(Aktuale — 8— 197...)

"...Ni havas bonajn rilatojn kun oficialaj instancoj: ni konstante kontaktas kun la obkomo de komsomolo, kun la sekretario de urba komitato de komsomolo, che kiu estas plano de nia kluba laboro. Nian klubon ofte vizitadas prelegantoj el la societo "Scio" kaj el oficialaj instancoj; oni rakontas al ni pri politika sekureco, pri batalo por la paco de eksterlanda junularo..."

(Aktuale — 6— 197...)

— Bonan tagon, Marina Lvovna. Mi vin jam delonge serchas chie. La rektoro petis vin veni al lia kabineto. Jes, laueble tuj.

Kelkfoje Marina vizitis tiun chambregon, kie kurtenoj iom estingis sunlumon, kie ventumiloj produktis konstantan malvarmeton kaj sep metrojn longa tablo por estrarkunsidoj estis, kvazau dense verda vojo, kondukanta al kvar au kvin grizaj kaj blankaj telefonoj sur la rektora skribotablo. La telefonoj neniam sonoris, char chiujn ligojn akceptis sekretariino en apuda chambro. Shia vocho fojfoje sonis post klaketo ie sub la skribotablo: "Anatolij Mifiajlovich, obkomo!" — au: "Serjagin vin petas!". Tiam la mastro de la skribotablo, sengrasa kalveta kvindekjarulo, dirinte al cheestantoj "pardon", kaptis tiun au alian auskultilon. "Filatov vin auskultas," — chiam prononcis li sennuance, dum liaj konveksaj grizaj okuloj sekvis la tablovojon ghis rando.

Chi-foje la mastro estis surloke; apude sidis afable ridetanta nekonata viro. La rektoro aspektis iom konfuzighinta, kvazau en fremda, multe pli altranga kabineto.

- Ahh, jen — shi estas Majer! Marina Lvovna... jen — kamarado... kamarado Sedihh. Li shatus interparoli kun vi... Nu, mi lasas vin chi tie... neniu malhelpos — mi avertos la sekretariinon.

- Dankon, Anatolij Mihhajlovich, — afable respondis kamarado Sedihh, ordigante sian kravaton, — ne pli ol duonhoron ni vin ghenos. Vi, certe, rajtas cheesti...

- Pardonu, pardonu... Jhus komencighis kunsido che la romanlingva katedro. Mi devas cheesti tie, — afabla kapoklino, kaj la mastro eliris.

- Bonvolu sidighi, Marina Lvovna. — Montris la nekonatulo al la kontraua segho. Li aspektis tre afabla kaj ghentila, ech servopreta. — Vi aspektas iom laca, chu estas iuj problemoj, Marina? Chu mi rajtas nomi vin tiel? Je la rajto de pli agha...

- Dankon pro via atento, — respondis shi, sidighante. — Mi ne havas nesolveblajn problemojn. Nu, eble — ekzamenoj. Afablu nomi min kun la patronomo — en instruistaj rondoj ni kutimas tion. Kaj, cetere, mi scivolas, kun kiu mi estas parolan-ta...

- Ahh, mi petas pardonon! Mi devus tion fari tuj. Do, permesu, ke mi prezentu min. Subkolonelo de shtata sekureco, Sedihh Konstantin Sergeevich. Ni povus, certe, inviti vin, Marina e-e.. Lvovna, al ni. Tamen, mi decidis veni mem, por ke vi komprenu: nia interparolo ne estas enketado. Simpla konversacio.

- Mi ne komprenas, pri kiu temo mi povus konversacii kun subkolonelo de KShS, — streche diris Marina.

- Temoj multas, kredu al mi. Vi estas diversflanke interesa, inteligenta kaj altklera virino. Mi kun plezuro audos vian opinion pri multaj aferoj. Jen, mi scias, ke vi interesighas pri tiel nomata intemacia lingvo Esperanto, Vi estas lingvisto, sekve, via interesigho estas natura. Certa parto el nia junularo lernas Esperanton, ech kunvenas somere en sovaghe organizitaj tendaroj, Notu, ke tion ili faras ekster zorgoj de nia tutlanda junulara organizajho, komsomolo. Kio ilin kunigas, se ili ne estas lingvistoj? Jen, antau nelonge ech en nia Leningrada regiono okazis tia kunveno. Chu vi estis tie?

- Jes, mi estis. Sed mi scias, ke komsomolaj gvidantoj tie simple rifuzis helpi la organizon.

- Chu vere? Ahh, niaj junularaj gvidantoj ne chiam akceptas prudentajn decidojn... Sed vidu, en tiun tendaron venis diversaj homoj. Multaj korespondas kun eksterlando, sed ne chiam kapablas distingi veron de mensogo; multaj ajhoj, kiujn oni diras en okcidento pri nia lando, estas fia mensogo. Mi kredas, ke ne intence, sed iuj niaj gejunuloj kaptas tiun imperialisman propagandon, kiel veron, ech vastigas ghin inter siaj amikoj. Certe, vi audis similajn eldirojn en la tendaro, chu ne?

- Ne, mi audis nenion similan tie.

- Vi ne estas plene sincera kun mi. Komprenu, Marina Lvovna, ni zorgas pri ordo en nia lando, do ankau pri via bono. Chiu honesta civitano devas helpi al ni. Ni ja ne arestas, ne prizonigas tiujn disvastigantojn de porkapitalismaj kalumnioj. Ni faras nur profilaktikan laboron: konversacias, klarigas, avertas...

- Vershajne, vi havas aliajn honestajn civitanojn por dubi pri mia sincero.

— Jes, Marina Lvovna, multaj helpas. Kaj, imagu, — tute libervole. Tamen, chesu ni pri esperantistoj... Ni parolu, ekzemple, pri literaturo. Ghi estas pli agrabla temo.

- Chu vin ankau literaturo interesas?

- Kial ne? Lastatempe tuta mondo interesighas pri nia literaturo. Jes — tion atestas nu, almenau, kelkaj Nobel-premiitoj — rusoj. Vi, sendube, konas tiujn — Pasternak, Sholohhov — kiaj gigantoj! Chu vi legis "Doktoron Jhivago"?

- Bedaurinde ne. De Pasternak — nur poemojn. "Jhivago"-n mi ne povas trovi. Sed mi audis pri ghi...

- Jes.. domaghe. Nun ankau tiu nova premiito — Aleksandr Soljhenicin. Chu vi legis ion de li?

- Ni dum jardekoj abonas "Novij mir". Ankau "Unu tago de Ivan Denisovich" estas tie. En la jarkolekto de 1956. Mi legis ghin.

- Jen. Estas lia konstanta shatata temo. Li shajnas nenion pli scianta krom koncentrejoj. Kvazau nenio pli bona, pli vivghoja estis en nia historio... Sed chu vere nenion pli vi legis? Strange. Mi opiniis, ke via amiko donis ion al vi...

- Mi ne komprenas, pri kiu amiko temas.

- Mi parolas pri via forveturinta amiko, pri via studgvidanto. Ja vi amikis. Li ech vizitadis vian hejmon, chu ne?

- Do, vi kashobservis min? Kiakauze?!

- Ne vin, Marina Lvovna, trankvilighu. Lin. Ni devis tion fari — li ighis danghera por la shtato pro sia helpo al la malica kontraukomunisto Soljhenicin.

En la agrabla karesa malvarmo de la kabineto Marina eksentis interne subitan, tajde venintan varmegon. La varmega ondo fluis al la vizagho, ektremis la fingroj. Shi kunplektis la manojn sur la genuoj kaj respondis akre, sed preskau trankvile:

— Dank\'al viaj zorgoj la lando perdis brilan scienciston, neanstatauigeblan instruiston, kiu, memkompreneble, nenion dangheran faris. Sed li ne plu estas chi tie. Kion ankorau vi bezonas?

Neniu emocio, krom la sama troa afablo sonis en la sperta parolo de Sedihh:

— Mi jam diris al vi, ke ni faras profilaktikan laboron. Jes, li estas forveturinta. Sed restis liaj lernantoj, liaj amikoj, parencoj, kiuj eble senkonscie au konscie aprobas liajn agojn — jen, kiel vi, ekzemple. Ni dezirus kun ili paroli. Nur paroli — tio sufichas... Shajnas al mi, ke vi tro dolore akceptis miajn vortojn pri via amiko. Kial vi tiel arde defendas lin? Ni ne havas la informojn, pardonu, — eble... eble via amikeco estis pli intima ol ni supozis?..

En shi levighis la sento, ke tuj shi faros ion teruran, eble kaptos kaj jhetos iun telefonon, apude starantan. Larmoj venis de ie kaj staris tute proksime, pretaj aperi. Shi, tamen, malrapide levis sin, movis la seghon kaj, nenion dirinte, iris for el la kabineto. Kamarado Sedihh akompanis shin per la plej afabla kaj atenta rigardo.


--  作者:mandio
--  发布时间:2009-2-15 10:36:19
--  

CHAPITRO IX

"Mencio pri nia lingvo forestas ech en la plena verkaro de V.l. Lenin, kaj en la aprobita kvinvoluma rememorajha eldono de li. La instituto de marksismo-ieninismo kelkfoje oficiale ripetis tion en respondoj al esperantistoj. Tamen, en la listo pri famaj homoj, kiuj opinias pri Esperanto, denove figuras neekzistanta eldiro de Lenin. Nur tiu povas malfidigi la tutan liston. Mi jam ne parolas, ke simila falsajho laboras kontrau Esperanto".

(Aktuale—1 —197...)

"...La plej minaca por la Esperanto-movado shajnas al mi la "fiksideo" de unu nia veterano. Li diras: se chiutage frapi al la plej supera instanco, ni iufoje atingos akcepton fare de la pleja chefulo, kiu per sia magia bastono solvos chiujn niajn problemojn".

"Lau mi, eblas liveri eksterlanden (certe, ne poshte) "Aktuale", tamen ne jarkolekton, sed specimene kelkajn elektitajn numerojn, kie forestu ridindaj kaj kompromitaj materialoj. Pro kompreneblaj kauzoj mi proponas fortranchi la redakcian adreson".

"Venis propono priparoli dum Regionaj Renkontighoj la temon "Esperantistoj — al la XXV-a kongreso de KPSU". Pri ghia indeco evidente ne povas esti duboj".

(El privataj leteroj de SEJM-komitatanoj)

— F-f-fu! Varmeg-ego kia! Aleksej, chu regulilo malfunkcias? Au vi decidis kuiri min hodiau tie chi, konfesu, fiulo! Forto mankas tion toleri... Satano, jam cent dek ses gradojn donis! Nu, atendu, se mi nur elrampos viva — montros mi al vi kuzjkinu matj!

- Afonja, kara mia, kondomo flikita! Chio estas en plena ordo. Chiam ni tiom donas — diru al li, Arkasha! Elrampos vi kaj enrampos denove. Ech plurfoje... Ankau baseno pretas, la akvo — glacia! Diru, Arkasha!

- Ha, Aleksej Filippovich, mi jhuras! Vere glacia. Animonshira. Kaj vi, Afanasij Matveich, estu trankvila — ankau "Posolskaja" dume estas ne sur la tablo, sed en fridujo. Por bona gusto! Postmanghajhoj hodiau luksas — mi ech salmon freshsalitan trovis. Ie apude, en Karelio ghin oni kaptadas.

- Bravulo vi estas, Arkasha! Absolute fidinda bravulo! Nu, chion kapablas aranghi, hunda filo... Tuj, Afonja, vi gustumos lian masaghon — jen plezurego! Kun venikoj.

- Jes-jes... Mi hodiau boligis kvin kuracherbojn. Sufichas kelkajn gutojn jheti sur shtonojn — odoregon oni en Leningrado eksentos!

- Kien vi, Afonja? Ne timu, ne tuj ni tion faros. Dum la unua eniro oni devas nur varmighi, moligi la hauton. Por ke ghi poste akceptu kuracilojn. Sidu. Sidu, toleru ankorau du minutojn kaj — en la basenon!

- Kaj poste po cent kvindek, Aljosha, chu? Kun salmo!

- Ofendas vi min, Afanasij, per via nesperteco. Chu vi malsatas? Kiomfoje mi al vi ripetadu: drinki vi devas nur post la unua vergado. Aliokaze, tuta kuraco — al kaco! Hha-hha! Nu, rampu nun, ek en la basenon! Kuraghu, knaboj!

- Ma-a-va-va! Ma-al-varmeg\'! Achuloj! Murdistoj! Sadistoj senkompataj! Pushis en la glaciakvon — o-oj!

- Kuraghu, Afonja! Jen vidu, ankau ni saltas. B-r-r! Vi eliru, eliru jam, Afanasij, kaj kuru denove en la shvitejon.

- Afanasij Matvejevich, chu vi pretas? Jen pelveto — flaru, kiel la venikoj-vergoj odoras. Tuj mi el tiu chi pelveto — sur la shtonojn — ha!

- Ahh, odorego paradiza! Sed ne hastu, Arkasha. La ekzekuton gvidas mi. Haston evitu dum shvito kaj en lito — diris mia avo.

- Indulgu min, Aljosha! Mi hodiau ial ne volas venikojn... malbone min sentas...

- Shtopu la faukon, Afonjka, — chiam vi la samon diras, leporo. A-nu! Kushigu vin ventre malsupren kaj kushu trankvile, kiel egipta mumio. Ne ghenu — heroan vian cikatron mi jam vidis plurfoje. Nu, okazas, okazas — fughis vi de la batalkampo... Kaj faris al vi iu damnita fashisto aldonan truon en la postajho. Sed ja nun pro tiu cikatro vi estas militveterano, estimata homo!

- Aleksej! Mi petas, ne tushu tion, char ni kverelos! Prefere komencu la promesitan temon — pri Esperanto...

- Shtopu la faukon, balano rosmara! Jen ruzulo — forlogi nin volas! Arkasha — komencu.

- Tuj, Aleksej Filippovich... dekomence masaghon!

- U-u-u! Tikle! Juke! Bonege! A-a-arkasha!

- Aha, Afonja, eksentis vi belecon de la vivo! Daurigu, Arkasha! La spinon prilaboru... jes. La lumbon-chi, antaupensian... Kaj nun vershu vian kuracakvon kaj prenu venikojn.

- Enspiru profunde, Afanasij Matvejevich, flaru! Speciale por vi mi eukalipton trovis. Ne timu, ne skuighu — mi nur glatos komence... poste batetos.. poste...

— O-o-o! Terure! Agra-a-able! Ohh! Ohh!

— Batu lin, vergu lin, Arkasha! Mi montros al li Esperanton, ho-ho! Lumbon! Lumbon atentu — mi diris al vi.

- Plu-plu-u-u mi ne povas!

- Nu, sufichas, — kuru en la basenon, dum Arkasha same min priservos.

- Kamaradoj! Jen estas vishtukoj, kaj — altab- lighu! Jam "Posolskaja" pretas.

- Ghojo mia vi estas, Arkasha! Vershu do... plene vershu, por ke vivo nia estu plena. Nu, karaj — drinku ni po unu por bona fortuno — diris mia avo.

- Arkadij, m-m-m de kiu vi lernis prepari tiun charman salaton?

- Avinjo min instruis, — paradizon al shi, — en kiu restoracio acheti...

- Tre bonguste. Jes, Aleksej, pri Esperanto vi prome...

- Afonjushka, katechjo mia, — sukcesos ni ankorau. Jen, Arkasha chiarn freshajn anekdotojn alportas. Rakontu, Arkasha, ion pri Vasilij Ivanovich!

- Ne, Aleksej Filippovich, mi rememoris la plej freshan — pri katechjoj. Unu kanajlo rakontis al mi. Chu ripeti por vi?

- Eku, kara.

- Do, foje unu infanghardenon vizitis inspekciistoj. Pridemandis ili la infanojn, kaj subite knabeto Pechjo diras: "Mi verseton povas rakonti: La katino de najbar\' naskis jhus katidojn kvar, kaj en nian, la Partion, ili volas — chiuj kvar!"

Aplaudas la inspekciistoj kaj foriras. Post du semajnoj venis aliaj kontrolistoj, do la direktoro jam mem subshovas la knabon: "Rakontu vian verseton, Pechjo". Kaj tiu rakontas: "La katido de najbar\' naskis jhus katidojn kvar, kaj en nian, la Partion, ili volas, chiuj tri!"

"Kial tri?" — miras la kontrolistoj, kaj la knabeto respondas: "La kvara jam okulojn malfermis..."

— Hha-hha-hha! Bravulo, Arkasha!

- Hha-hha-hha! Ne audis mi tion antaue! Tamen, Aljosha, kiel vi permesas?..

- Nu, Afonja... Siaj homoj sidas chi tie, chu ne? Ankorau po cent gramoj! Je la sano!

- Ehh! Aljosha, tamen tiu Esperanto. Ja ankau mia bubacho vizitas rondeton en la lernejo. Revenas gaja: "Avavchj\', ni hodiau novan kanton lernis!" Tradukis al mi. Kvazau pri junulino estas la kanto, nur fine vi komprenas, ke pri chevalo, hha-hha-hha! Sprite! Nu, la knabon, kiu gvidas, vi konas, certe, — tiu Kolja Ajratov...

- Afanasij! Tro fidema vi estas. Tro. Ne volas mi nun paroli pri tiu Esperanto. Al diablo ghin! Nur mi diru al vi — la obkomo malrekomendas tion subteni — cionista elpensajho! Sed — estas sekreta la malrekomendo, memoru! Por ne doni kauzon al eksterlando... Do — ts-s! Kaj nun, knaboj, chesu drinki, iru ni denove en la paradizon. Arkasha — al venikoj!