以文本方式查看主题

-  世界语学习论坛  (http://elerno.cn/bbs/index.asp)
--  阅读天地 Legejo  (http://elerno.cn/bbs/list.asp?boardid=23)
----  La nigra galero (11)  (http://elerno.cn/bbs/dispbbs.asp?boardid=23&id=42238)

--  作者:helo
--  发布时间:2015-2-11 8:55:27
--  La nigra galero (11)
Estis solena stranga momento, kiam nun, tiun dudekan de augusto post
la lasta protestanta prediko la sonaj ondoj de la protestantula
orgeno forrulighis. Silentego farighis, la popolo sidis kun la kapoj
mallevitaj kaj preghis mallaute kaj fajrece. Sed poste ekrompighis
-- sono duone ghemo, duone furiozkrio subpremita -- longdaura --
doloro kaj kolerego! Bruo naskighis, de la seghoj sin levis la
kunvenintaro kaj rapidis furioze kaj konfuze kontrau la preghejaj
pordoj, kontrau la altaj portaloj, kiujn la katolika parto de la
loghantaro jam chirkausieghis.

Triumfo kaj malvenko!

Monahhoj de chiuj ordenoj sin premis mokridetante au minacante en la
vojon de la humiligitaj, mallaute plorantaj au kolerantaj
herezuloj, la rozariojn ghojege levantaj.

Kiom da tempo estis pasinta, ke pro la krio: "_Papen uyt! Papen
uyt!_ papanojn foren! foren la papanojn!" ili estis cedintaj al tiuj
samaj herezuloj?

Tiel shanghighas la sortoj de la homoj, tiel shanghighas triumfoj kaj
malvenkoj en la bataloj de la spiritoj.

La dudekan de augusto la komercdomo _van Bergen_ kaj _Norris_ estis
ankorau en plena forto kaj granda shatateco; -- la dudeksepan la
firmo likvidis. _Aleksandro Farnese_ marshis kun granda pompo en la
gajnitan urbon, _Jan Geerdes Norris_ forlasis ghin kun sia dekjara
fileto kaj multaj aliaj, kiuj ne volis suferi la hispanan pliforton.
_Michael van Bergen_ restis en la urbo kun sia sesjara filineto. Chiu
el la du kompanianoj agadis lau sia karaktero; la fortkuragha
kolerulo _Norris_, kaj la timema, animomola _van Bergen_. La unu
obstinis la sorton, tiom longe kiom estis eble, kaj cedis, kiam la
batalo estis decidita, de tiu loko, por repreni ghin alie. La alia
sin fleksis al la cirkonstancoj kaj suferis silente, kion li ne povis
shanghi.


--  作者:longulo
--  发布时间:2015-2-25 10:15:18
--  

la lasta protestanta prediko la sonaj ondoj de la protestantula
orgeno forrulighis.

这个 protesti(抗议)好像理解不通?


--  作者:longulo
--  发布时间:2015-2-25 10:18:22
--  

"_Papen uyt! Papen
uyt!_ papanojn foren! foren la papanojn!"

什么意思?


--  作者:longulo
--  发布时间:2015-2-25 10:21:01
--  
ili estis cedintaj al tiuj
samaj herezuloj?

像这种复杂时是否可以直接说成 ili cedis al...?
--  作者:longulo
--  发布时间:2015-2-25 10:25:22
--  

por repreni ghin alie

这个 alie 怎么理解,与“地方”有关系吗?