以文本方式查看主题

-  世界语学习论坛  (http://elerno.cn/bbs/index.asp)
--  Ĉinesko 创作区 Kreado de ĉinesko  (http://elerno.cn/bbs/list.asp?boardid=24)
----  Senlima patrin-amo (Sopir-al-sudo)  (http://elerno.cn/bbs/dispbbs.asp?boardid=24&id=34345)

--  作者:vejdo
--  发布时间:2013-3-8 21:04:15
--  Senlima patrin-amo (Sopir-al-sudo)
Senlima patrin-amo
omaĝe al la Virina Tago 2013
—laŭ ĉinesko Sopir-al-sudo*
patrin-am’
vastas kiel mar’
grandanima al ĉiuj
honesta kun blua klar’
dona sen avar’

patrin-am’
kun sorĉa forto
flegas idojn zorgeme
silentema sen vorto
de viv’ ĝis morto

patrin-am’ —
bona kuraco
jen por vunditaj koroj
disde ĝena minaco
igas sen laco

patrin-am’
vokas per altir’
murmure kaj intime
la gefilojn en sopir’
por rehejmenir’

patrin-am’ —
eternas la tem’
por poetoj, verkistoj
— por menso la nutra krem’
la bela poem’
*Sopir-al-sudo (ĉine: Yijiangnan): ĉina fiksforma poemo el kvin versoj de 35,77,5 silaboj laŭ rimaranĝo xa,xa,a (x=senrima)