以文本方式查看主题

-  世界语学习论坛  (http://elerno.cn/bbs/index.asp)
--  Ĉinesko 创作区 Kreado de ĉinesko  (http://elerno.cn/bbs/list.asp?boardid=24)
----  Brave, Jadranka*! (Sopir-al-sudo)  (http://elerno.cn/bbs/dispbbs.asp?boardid=24&id=34823)

--  作者:vejdo
--  发布时间:2013-4-11 11:33:05
--  Brave, Jadranka*! (Sopir-al-sudo)

Brave, Jadranka!

—laŭ ĉinesko Sopir-al-sudo

Jadranka,

vi faris prave

l’ unuan ĉineskaĵon

metrike kaj enhave

verkitan, brave!

 

Vi amas

arde kun sincer’

la patrujon elkore.

Ŝiaj kulturo kaj ter’

jen via esper’.

 

Ha, plue

verku, Jadranka,

pri sentoj, travivaĵoj

per ĉinesko multflanka

por spert’ nemanka.

*Jadranka Miric (Serbio) verkis tri strofojn per ĉinesko "Sopir-al-sudo" pri sia patrujo. Tio estas la unua provo por ŝi verki ĉineske. Mi verkis ĉi tiujn versojn por ŝin kuraĝigi.

[此贴子已经被作者于2013-4-11 11:36:00编辑过]

--  作者:vejdo
--  发布时间:2013-4-11 11:56:30
--  

Jadranka Miric (Serbio)

Al PATRUJO

Serba kant’
forto kaŝita.
Miljara historio
eterne prikantita.
Ep’ ascendita.

Vekrio
en decida hor’.
Ĉu feniksa savo nia
aŭ koto je serba kor’`
pro europa aŭror’.

 

Ruĝa flago
flirtas fiere.
Gloras flag’ trikolora.
Lazuras fontoj vere.
Blankas mont-sfere..

Fervora
land’ plurnacia,
laborista ag’ povra,
evoluas movad’ socia ,
kredo duonpia.

Ĉantaĝo!
Popol’ malsana,
pro mizero ĉiutaga
pro korupto urbana.
Pro pereo vana!