以文本方式查看主题

-  世界语学习论坛  (http://elerno.cn/bbs/index.asp)
--  Ĉinesko 创作区 Kreado de ĉinesko  (http://elerno.cn/bbs/list.asp?boardid=24)
----  Viro sub stratlampo Dekses-Silabo)  (http://elerno.cn/bbs/dispbbs.asp?boardid=24&id=48724)

--  作者:eto
--  发布时间:2018-4-30 10:14:54
--  Viro sub stratlampo Dekses-Silabo)

Viro sub stratlampo

—laŭ ĉinesko Dekses-Silabo*

Pen’

en klopodado por gren’

lin ĝenas

vere por vivten’.

 

Vag’

ĉien en lia imag’

hezitas

ankoraŭ en svag’.

 

Sub

stratlampo, kun multa dub’,

pripensas

li kvazaŭ en nub’.

 

Ne

definitiva ide’

aperas

pro cerba pane’.

 

Kun

cigared’ enbuŝe nun

cerbumas

li jen sub la lun’.

 

En

fumnebul’ li kun ĉagren’

paŝadas

tien kaj reen.

 

Al

nenio en la real’

lia pens’

venas ĝis final’.

 

Ve,

li cerbumas forte tre

kun menso

ja de malobe’.

*Deskses-Silabo: ĉina fiksforma poemo el kvar versoj de 1, 7, 35 silaboj, laŭ rimaranĝo a,a,xa (x=senrima)