以文本方式查看主题

-  世界语学习论坛  (http://elerno.cn/bbs/index.asp)
--  Ĉinesko 创作区 Kreado de ĉinesko  (http://elerno.cn/bbs/list.asp?boardid=24)
----  Mi atendas vin en pluvo (sopir-al-sudo)  (http://elerno.cn/bbs/dispbbs.asp?boardid=24&id=49079)

--  作者:vejdo
--  发布时间:2018-6-14 11:38:44
--  Mi atendas vin en pluvo (sopir-al-sudo)

Mi atendas vin en pluvo

—laŭ ĉinesko Sopir-al-sudo*

En pluvo

mi staras sole.

Pluvgutoj malsekigas

mian koron frivole

forte malmole.

 

La pluvo

inundas brue

kiel mia soleco,

mi vin atendas plue

firme senskue.

 

Mi larmas

pluve korŝire.

Vian venon atendas

mi longtempe sopire

jen senforire.

 

Atendas

mi ja kun esper’

vian dolĉan rideton.

Mi atendas kun sincer’

brule de sufer’.

 

En pluvo

mi en kvieto

aspiras je via am’,

via varma flueto

laŭ mia peto.

 

Mi bone

jam scias kore,

ke amos reciproke

ni ĉie, ĉiuhore,

vere fervore.

*Sopir-al-sudo (ĉine: Yijiangnan): ĉina fiksforma poemo el kvin versoj de 35,77,5 silaboj laŭ rimaranĝo xa,xa,a (x=senrima).