以文本方式查看主题

-  世界语学习论坛  (http://elerno.cn/bbs/index.asp)
--  Ĉinesko 创作区 Kreado de ĉinesko  (http://elerno.cn/bbs/list.asp?boardid=24)
----  Somermeza pluvo (Sopir-al-sudo)  (http://elerno.cn/bbs/dispbbs.asp?boardid=24&id=49657)

--  作者:eto
--  发布时间:2018-8-31 11:08:22
--  Somermeza pluvo (Sopir-al-sudo)

Somermeza pluvo

—laŭ ĉinesko Sopir-al-sudo*

Antaŭ pluv’

griza nub-arme’

peze premas minace

super aŭt-plena ŝose’

kvazaŭ ĝis pere’.

 

Jen tondras.

Ekas pluvtorent’

bati la teron forte

jen en furioza vent’

laŭ sia kontent’.

 

Inundas

akvo inside

en stratojn kaj rizkampojn

kvazaŭ kuranta rapide

ĉeval’ senbride.

 

Sub premo

de venta blovo

falas arboj sur teron

eĉ sen rezista povo

pro forta ŝovo.

 

Surstrate

homoj evite

sin ŝirmas sub tegmentoj

aŭ marŝas senhezite,

al pluvo spite.

 

Abrupte

aperas la sun’

tuj post ĉes’ de pluvego.

Ĉio en varma brakum’

nestas ree nun.

*Sopir-al-sudo (ĉine: Yijiangnan): ĉina fiksforma poemo el kvin versoj de 35,77,5 silaboj laŭ rimaranĝo xa,xa,a (x=senrima).