以文本方式查看主题

-  世界语学习论坛  (http://elerno.cn/bbs/index.asp)
--  Ĉinesko 创作区 Kreado de ĉinesko  (http://elerno.cn/bbs/list.asp?boardid=24)
----  Floro en vazo (Dekses-Silabo)  (http://elerno.cn/bbs/dispbbs.asp?boardid=24&id=49945)

--  作者:eto
--  发布时间:2018-10-12 9:49:53
--  Floro en vazo (Dekses-Silabo)

Floro en vazo
—laŭ ĉinesko Dekses-Silabo*
                  
En

vazo flor\' kun malĝoj-plen\'

lamentas

pri sia ĉagren\'.

 

Kun

radikoj en vaz-brakum\'

mi kreskas

en farita hum\'.

 

Al

mi ja mankas sunvual\',

kun vangoj

en velkinta pal\'.

 

En

malhela koridor\' jen

mi spiras

kun malĝojmien\'.

 

Pro

akvomanko, varmo tro

konsumas

forton. Kion do?

 

El

koro mi sub la ĉiel\'

ja volas

vivi en lumhel\'.

 

Sed

mastro insistas sen ced\'

min flegas

en la ĉambra bed\'.

 

Ve!

Iam mi senvive tre

treniĝas

ĝis fina pere\'.


*Deskses-Silabo: ĉina fiksforma poemo el kvar versoj de 1, 7, 35 silaboj, laŭ rimaranĝo a,a,xa (x=senrima)