以文本方式查看主题

-  世界语学习论坛  (http://elerno.cn/bbs/index.asp)
--  歌词世译研究 Studado pri tradukado de kanttekstoj  (http://elerno.cn/bbs/list.asp?boardid=35)
----  歌词欣赏(20)Al stelo  (http://elerno.cn/bbs/dispbbs.asp?boardid=35&id=46650)

--  作者:tong
--  发布时间:2017-7-2 20:02:59
--  歌词欣赏(20)Al stelo

Al stel\', ekleviĝanta nun, 
Longega vojo kuŝas. 
Nur post jarmiloj ĝia lum\' 
Rigardon teran tuŝas.

Delonge, eble, tra la blu\', 
Ĝi mortis en lontano, 
Kaj nun radi\' apenaŭ plu 
Sin montras al terano.

La bild\' de l\' eksa stelo tra 
Ĉielo glite palas. 
Ĝi nevidite estis ja, 
Kaj nun vidate malas.

Samtiel nia amsopir\', 
En nokton pereinte, 
Radio de la eksdezir\' 
La koron sekvas pinte.