以文本方式查看主题

-  世界语学习论坛  (http://elerno.cn/bbs/index.asp)
--  歌词世译研究 Studado pri tradukado de kanttekstoj  (http://elerno.cn/bbs/list.asp?boardid=35)
----  Baleno(歌词欣赏27)  (http://elerno.cn/bbs/dispbbs.asp?boardid=35&id=47354)

--  作者:tong
--  发布时间:2017-10-6 7:46:52
--  Baleno(歌词欣赏27)

Petole kaj ĝoje fendas la ondojn
Korpo fleksebla en la mond\' sen kompar\'
Plonĝante, ludante, la voston ŝvingante
Vivĝuas baleno en la vasta mar\'

Vere imponas la granda mamulo
Ĝi ŝajnas la oceana regant\'
Venkonto finfine, la homo obstine
Daŭrigas batali kontraŭ la margigant\'

Refreno

Kiam krias baleno la akvo turbulas
Kaj kiam ĝi mortas koloriĝas la mar\'
Sed ni nur kalkulas, ni ĉiam manipulas
Kaj la lastan balenon, la plej lastan balenon
Atendos harpun\' de la hom\', la barbar\'

Kiam femalo deziras la amon
Ĝi logas partneron per sia kant\'
Sed bruaj sonoroj de ŝipaj motoroj
Preventas renkonton kun vira amant\'

Ŝipoj kolosaj mortigas harpune
La beston plej grandan en la natur\'
De tiu estaĵo, mirinda kreaĵo
Balenoleon\' ili kunportas nur

Refreno

Se tio daŭras balen\' baldaŭ estos
Sekvanta viktimo en trista seri\'
Ĉar kvankam ni scias, ni tamen okazigas
Novan katastrofon per agado de ni

Refreno