以文本方式查看主题

-  世界语学习论坛  (http://elerno.cn/bbs/index.asp)
--  Vejdo 帖子区  (http://elerno.cn/bbs/list.asp?boardid=37)
----  天仙子(张先)  (http://elerno.cn/bbs/dispbbs.asp?boardid=37&id=50513)

--  作者:vejdo
--  发布时间:2019-1-6 11:53:11
--  天仙子(张先)

张先(990-1078

天仙子

时为嘉禾小倅,以病眠,不赴府会。

水调数声持酒听,午醉醒来愁未醒。送春春去几时回?临晚境,伤流景,往事后期空记省。

沙上并禽池上瞑,云破月来花弄影。重重帘幕密遮灯,风不定,人初静,明日落红应满径。


--  作者:vejdo
--  发布时间:2019-1-6 11:55:31
--  

Zhang Xian (990-1078)
Mi aŭskultas al ari’
—laŭ melodio Fea kanto
Drinkante, mi aŭskultas
    
al ari’.
Tagmeze min ankoraŭ kaptas
korĉagreno, kvamkan mi sobriĝis
    el ebri’.
La printempo jam foriris,
tamen, kiam ĝi revenos
    kun misi’?
Jam proksime al maljuno
mi lamentas: junaj jaroj,
    sen konsci’,
pasas for senspure,
ne plu restas longe jun’ kun
    iluzi’,
ankaŭ la futur’ malhelas
kaj eĉ pento senutilas.

Sur sablejo apud lago
paraj birdoj kun fermita
okulpar’ dormetas pace
   ja sen kri’.
Nuboj rompas lunon pece,
floroj skuas sian ombron
    per magi’.
La lamplumo ne videblas
post fenestr-kurtenoj dise
    de radi’.
Blovas vento jen kaj jen,
homoj ekripozas en kvieto
    sen pasi’.
Morgaŭ la falanta ruĝo
certe kovros padojn plene.

[此贴子已经被作者于2019-1-6 11:58:58编辑过]