以文本方式查看主题

-  世界语学习论坛  (http://elerno.cn/bbs/index.asp)
--  Vejdo 帖子区  (http://elerno.cn/bbs/list.asp?boardid=37)
----  青门引(张先)  (http://elerno.cn/bbs/dispbbs.asp?boardid=37&id=50705)

--  作者:vejdo
--  发布时间:2019-2-12 8:45:17
--  青门引(张先)

张先(990-1078

青门引

乍暖还轻冷,风雨晚来方定。庭轩寂寞近清明,残花中酒,又是去年病。

楼头画角风吹醒,入夜重门静。那堪更被明月,隔墙送过秋千影。


--  作者:vejdo
--  发布时间:2019-2-12 8:45:51
--  

Zhang Xian (990-1078)

Ekvarmiĝas la veter’

—laŭ melodio Ĉe blua pordo

Ekvarmiĝas la veter’,

sed kun frida fluo en aer’.

Vento blovas, pluvo falas,

ili ĉesas nur ĉe la vesper’.

Proksimiĝas Qingming-festo,

regas en kortet’ solec-kruel’.

Floroj velkas kaj ĉagreno

kaptas min kaj mi fordrinkas

ĝin kaj ebriiĝas kun ŝancel’.

Min denove morbo la lastjara

trafas de printempa gel’.

 

Sur la turo kornoj sonas,

kaj min vekas en la vent-pel’.

Nokte pord’ post pordo ŝlosas

tomb-kvieton en malhel’.

Mi eĉ ne toleras, ke la luno

sendas la knabinan silueton

balancantan sin pendole

tien kaj ĉi tien kun leĝer’.