以文本方式查看主题

-  世界语学习论坛  (http://elerno.cn/bbs/index.asp)
--  Vejdo 帖子区  (http://elerno.cn/bbs/list.asp?boardid=37)
----  木兰花(张先)  (http://elerno.cn/bbs/dispbbs.asp?boardid=37&id=50972)

--  作者:vejdo
--  发布时间:2019-3-23 9:05:56
--  木兰花(张先)

张先(990-1078

木兰花

乙卯吴兴寒食

龙头舴艋吴儿竞。笋柱秋千游女并。芳洲拾翠暮忘归,秀野踏青来不定。

行云去后遥山暝。已放笙歌池院静。中庭月色正清明,无数杨花过无影。


--  作者:vejdo
--  发布时间:2019-3-23 9:07:51
--  

Zhang Xian (990-1078)

Sudanoj remas drakboatojn

—laŭ melodio Melodio Magnolia

Sudanoj remas drakboatojn

jen por konkurs’ konkure;

juninoj pare svingas lude

pendolon gaje kaj plezure,

aŭ belajn verdajn herbojn

kolektas ĉie sur-insule

sen rehejmiĝi ĝis krepusko.

De temp’ al tempo por ekskurso

surtretas oni herbojn nure.

 

Forŝvebas ekskursantoj nube,

la montoj restas foraj pure,

volvitaj per nebula zono.

Flutado kaj kantad’ jam ĉesis,

la kort’ tuj mutas senmezure.

Palhela luno ĵetas lumon

sur korton brilan malobskure.

Sennombraj salik-viloj flirtas,

forflugas dance jen senspure.