dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>> 用世界语编写新闻趣事
搜一搜相关精彩主题 
世界语学习论坛世界语应用区时事与新闻 Kurantaj aferoj kaj novaĵoj → Renkontkunveno de rusaj aŭskultantoj okazis en Sankt-Peterburgo

您是本帖的第 15 个阅读者
树形 打印
标题:
Renkontkunveno de rusaj aŭskultantoj okazis en Sankt-Peterburgo
gu
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:35438
积分:373953
门派:绿色
注册:2006年8月2日
楼主
 用支付宝给gu付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给gu

发贴心情
Renkontkunveno de rusaj aŭskultantoj okazis en Sankt-Peterburgo

La 6an de junio la renkontkunveno de rusaj aŭskultantoj de la rubriko "Citaĵoj el klasikaĵoj ŝatataj de Xi Jinping" okazis en Radio Metro en Sankt-Peterburgo. Shen Haixiong, vicministro pri komunikado kaj direktoro de la Ĉina Komunikila Grupo, Sergey Glaziev, ekonomia konsilanto de rusa prezidento, Vasily Pushkov, direktoro de la Internacia Kunlabora Buroo de la Rusa Novaĵagentejo Sputnik kaj pli ol cent personoj el moskvaj kaj sankt-peterburgaj registaroj kaj el rondoj de industrio, komerco, amaskomunikilo kaj aliaj ĉeestis la aktivecojn.

Responde al demandoj de sankt-peterburgaj aŭskultantoj Shen Haixiong diris, ke la "Komuna deklaracio de Ĉinio kaj Rusio pri evoluigo de la ĉina-rusa ampleksa strategia kunlabora partnereco en la nova epoko" kune subskribita de prezidanto Xi Jinping kaj prezidento Putin signas rangaltiĝon de la dulandaj rilatoj kaj malfermis novan ĉapitron. En la fono, en kiu la internacia situacio estas pli kaj pli komplika, kaj starante ĉe la historia nova startpunkto de la dulandaj rilatoj, la dulandaj amaskomunikiloj devas preni sur sin pli grandan respondecon, akcelante disvolvon de socio, ekonomio kaj kulturo. Post sia elsendo la rubriko "Citaĵoj el klasikaĵoj ŝatataj de Xi Jinping" en la rusa versio akiris bonan reagon de aŭskultantoj, kio plene pruvas, ke la kunlaboro de la dulandaj amaskomunikiloj havas grandan potencialon. La rubriko komunikas la ideojn de Xi Jinping pri regado kaj administrado kaj estas tre helpa por ke alilandaj aŭskultantoj komprenu la nunan Ĉinion.

ip地址已设置保密
2019-6-8 10:44:37

 1   1   1/1页      1    
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.28125 秒, 4 次数据查询