dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>> 用世界语编写新闻趣事
搜一搜相关精彩主题 
世界语学习论坛世界语应用区时事与新闻 Kurantaj aferoj kaj novaĵoj → Ĉina prezidanto faris prelegon en Sankt-Peterburga Internacia Ekonomia Forumo

您是本帖的第 19 个阅读者
树形 打印
标题:
Ĉina prezidanto faris prelegon en Sankt-Peterburga Internacia Ekonomia Forumo
gu
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:35438
积分:373953
门派:绿色
注册:2006年8月2日
楼主
 用支付宝给gu付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给gu

发贴心情
Ĉina prezidanto faris prelegon en Sankt-Peterburga Internacia Ekonomia Forumo

Ĉina prezidanto Xi Jinping vendrede faris prelegon titolitan Persisti ĉe daŭrigebla disvolvado kaj kune krei pli prosperan kaj belan mondon en la Sankt-Peterburga Internacia Ekonomia Forumo. Xi diris, ke la forumo prenis procezon de daŭrigebla disvolvado kiel ĉeftemon, kio konformas al komunaj zorgoj de la internacia komunumo kaj havas la aktualan gravecon. Xi aldonis, ke la mondo spertas profundajn kaj komplikajn ŝanĝiĝojn, kaj kunlaboro kaj kungajno estas ĝusta elekto por ĉiuj flankoj. la Tagordo de 2030 de la UN pri Daŭripova Disvolvado proponis tri taskojn pri antaŭenigo de ekonomia kresko, socia disvolvado kaj media protekto, kaj tio skizis la grandiozan planon pri disvolvado tra la tuta mondo.

Xi diris, ke kiel plej granda evoluanta lando kaj respondeca lando, Ĉinio senŝanĉeliĝe plenumis sian promeson pri daŭrigebla disvolvado kaj donis grandan gravecon al plifortigo de ĉirilata internacia kunlaboro. Ĉinio akcelos akordigon inter la iniciato Zono kaj Vojo kaj la Tagordo de 2030 de la UN pri Daŭripova Disvolvado.

Xi diris, ke disvolvado de internacia kunlaboro ne povas esti disigita de sinceraj kaj fidaj partneroj, kiuj strebas al samaj idealoj kaj sekvas la saman vojon. Rusio estas grava kaj prioritatiga kunlabora partnero de Ĉinio en disvolvado de kunlaboroj en diversaj kampoj.

Xi aldonis, ke Ĉinio volas labori kune kun la internacia socio por krei novan vojon de daŭrigebla disvolvado.

ip地址已设置保密
2019-6-9 9:12:00

 1   1   1/1页      1    
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.25000 秒, 4 次数据查询