dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>> 用世界语编写新闻趣事
搜一搜更多此类问题 
世界语学习论坛世界语应用区时事与新闻 Kurantaj aferoj kaj novaĵoj → La ĉina ekonomio firme marŝas en ŝtormoj

您是本帖的第 15 个阅读者
树形 打印
标题:
La ĉina ekonomio firme marŝas en ŝtormoj
gu
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:35438
积分:373953
门派:绿色
注册:2006年8月2日
楼主
 用支付宝给gu付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给gu

发贴心情
La ĉina ekonomio firme marŝas en ŝtormoj

La 10an de junio la Ĉina Ĝenerala Administracio pri Dogano publikigis donitaĵojn. En la antaŭaj kvin monatoj de ĉi jaro la ĉina komerca totala sumo rilate eksporton kaj importon atingis 1 2100 miliardojn da juanoj, kreskante per 4,1% kompare kun tiu en la sama periodo de la jaro 2018. Kaj cetere, dum la ĵuse pasintaj ferioj de la Drakboata Festo la totala nombro de enlandaj turistoj kreskis je 7,7% kaj la turisma enspezo je 8,6%.

En la fono, en kiu la tutmonde komerca konflikto ĉiam pli akriĝas kaj la internaciaj eksporto kaj importo kreskas malpli rapide, la ĉina ekstera komerco ankoraŭ tenas sin en stabila kresko, la konsumado en la ferioj daŭre leviĝas, kio plene pruvas, ke la ĉinan ekonomion karakterizas forta elasteco, granda potencialeco, kaj postefiko; tiu ĉi ŝipo de la ĉina ekonomio povas elteni kiajn ajn ŝtormojn.

Fakte, de la jaro 1997, kiam la azia financa krizo eksplodis, ĝis la jaro 2008, kiam la internacia financa krizo subite alvenis, la ĉina ekonomio senhezite marŝis en elprovoj de diversaj ŝtormoj kaj fariĝis pli kaj pli fortiga. Kiel la due plej granda ekonomiunuo en la mondo, la plej granda lando de industrio, la plej granda lando de vara komerco kaj la plej granda lando de rezervo el devizoj, Ĉinio, kies totala sumo de ekonomio jam superas 90 000 miliradojn da juanoj, havas 1,4 miliardojn da loĝantoj, kaj sekve grandegan merkaton de konsumado. Kaj krome, en ĝi formiĝis la plej perfekta sistemo de industrio mondskale. Tiu giganta kapacito ebligas al la ĉina ekonomio reziston kontraŭ ĉiaj vento kaj ondoj.

La ĉina ekonomio, kiu firme marŝas en ŝtormoj, ĉiam estas la "stabiligilo" de la monde ekonomia oceano. De multaj jaroj la kvanto kontribuita de Ĉinio al la kresko de la monda ekonomio superis 30%. La franca eksa ĉefministro Raffan diris: "La antaŭvidebleco de Ĉinio en evolua tendenco estas nobla kvalito malfacile renkontebla en la nuna mondo." La Organizaĵo de UN por Ekonomia Kunlaboro kaj Disvolvado donis longan prognozon, ke Ĉinio estos la plej granda kontribuanto por la tuta mondo en la malneta enlanda produkto.

Ĉinio, ankoraŭ laŭ sia ritmo, rapidigas reformon kaj pligrandigas malfermon. Post vento kaj ondoj la ĉina ekonomio havos pli grandan mekanikon por antaŭeniĝi senfine.

ip地址已设置保密
2019-6-11 7:19:25

 1   1   1/1页      1    
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.26563 秒, 4 次数据查询